↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Sentencoj

Ĉapitro 13

1    Saĝa filo lernas de la patro;
     Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon.
2    La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon;
     Sed la deziro de krimuloj estas perforto.
3    Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon;
     Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas.
4    La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;
     Sed la animo de diligentuloj satiĝas.
5    Vorton malveran virtulo malamas;
     Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto.
6    La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon;
     Sed la malvirto pereigas pekulon.
7    Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion;
     Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon.
8    Per sia riĉeco homo savas sian animon;
     Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon.
9    La lumo de virtuloj brilegas;
     Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
10   Nur de malhumileco venas malpaco;
     Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon.
11   Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas;
     Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas.
12   Espero prokrastata dolorigas la koron;
     Sed plenumita deziro estas arbo de vivo.
13   Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem;
     Sed respektanta ordonon estos rekompencita.
14   Instruo de saĝulo estas fonto de vivo,
     Por evitigi la retojn de la morto.
15   Bona prudento plaĉigas;
     Sed la vojo de perfiduloj estas malglata.
16   Ĉiu prudentulo agas konscie;
     Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon.
17   Malbona sendito falas en malfeliĉon;
     Sed sendito fidela sanigas.
18   Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon;
     Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata.
19   Deziro plenumita estas agrabla por la animo;
     Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de
          malbono.
20   Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa;
     Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron.
21   Pekulojn persekutas malbono;
     Sed virtulojn rekompencas bono.
22   Bonulo heredigas la nepojn;
     Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo.
23   Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj;
     Sed multaj pereas pro manko de justeco.
24   Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon;
     Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas.
25   Virtulo manĝas, por satigi sian animon;
     Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.

Sekva Ĉapitro →