↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Sentencoj

Ĉapitro 12

1    Kiu amas instruon, tiu amas scion;
     Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo.
2    Bonulo akiras favoron de la Eternulo;
     Sed homo malica estos kondamnita.
3    Ne fortikiĝos homo per malvirto;
     Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos.
4    Brava virino estas krono por sia edzo;
     Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj.
5    La pensoj de virtuloj estas justeco;
     La meditado de malvirtuloj estas malico.
6    La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango;
     Sed la buŝo de virtuloj ilin savas.
7    La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos;
     Sed la domo de virtuloj staros forte.
8    Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo;
     Sed perversulo estos hontigita.
9    Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si,
     Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano.
10   Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;
     Sed la koro de malvirtuloj estas kruela.
11   Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
     Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo.
12   Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj;
     Sed la radiko de virtuloj donas forton.
13   Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo;
     Sed virtulo eliras el mizero.
14   Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas;
     Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon.
15   La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj;
     Sed saĝulo aŭskultas konsilon.
16   Malsaĝulo tuj montras sian koleron;
     Sed saĝulo ignoras ofendon.
17   Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta,
     Sed falsama atestulo trompon.
18   Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
     Sed la lango de saĝuloj sanigas.
19   Parolo vera restas fortike por ĉiam;
     Sed parolo malvera nur por momento.
20   Malico estas en la koro de malbonintenculoj;
     Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo.
21   Nenio malbona trafos virtulon;
     Sed la malvirtuloj havas plene da malbono.
22   Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema;
     Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li.
23   Saĝa homo kaŝas scion;
     Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon.
24   La mano de diligentuloj regos;
     Sed mano maldiligenta pagos tributon.
25   Zorgo en la koro de homo ĝin premas;
     Sed amika vorto ĝin ĝojigas.
26   Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo;
     Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas.
27   Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon;
     Sed homo diligenta havas riĉecon.
28   Sur la vojo de virto estas vivo,
     Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.

Sekva Ĉapitro →