↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 150

1    Haleluja!
     Gloru Dion en Lia sanktejo,
     Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
2    Gloru Lin por Liaj potencaj faroj,
     Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
3    Gloru Lin per sonado de trumpeto,
     Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
4    Gloru Lin per tamburino kaj danco,
     Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
5    Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj,
     Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.
6    Ĉio spiranta gloru la Eternulon.
     Haleluja!