↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 149

1    Haleluja!
     Kantu al la Eternulo novan kanton,
     Lian gloron en la anaro de fideluloj.
2    Izrael ĝoju pri sia Kreinto,
     La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
3    Ili gloru Lian nomon en danco,
     Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
4    Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo;
     Li ornamas humilulojn per savo.
5    La fideluloj ĝoju en honoro,
     Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
6    Glorado al Dio estas en ilia buŝo,
     Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
7    Por fari venĝon super la popoloj,
     Punkorektadon super la gentoj;
8    Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj
     Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
9    Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon.
     Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj.
     Haleluja!

Sekva Ĉapitro →