↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 134

Kanto de suprenirado.

1    Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo,
     Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.
2    Levu la manojn al la sanktejo,
     Kaj benu la Eternulon.
3    El Cion benu vin la Eternulo,
     La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.

Sekva Ĉapitro →