↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 133

Kanto de suprenirado. De David.

1    Jen, kiel bone kaj ĉarme estas,
     Se fratoj vivas kune!
2    Kiel la bona oleo,
     Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron,
     Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
3    Kiel la roso,
     Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion;
     Ĉar tie la Eternulo donas la benon,
     Vivon por eterne.

Sekva Ĉapitro →