↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 64

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1    Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo;
     De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
2    Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj,
     Kontraŭ la amaso de krimuloj,
3    Kiuj akrigis sian langon kiel glavon,
     Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
4    Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon;
     Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
5    Ili fortikigas sin en malbona intenco,
     Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn;
     Ili diras: Kiu ilin vidos?
6    Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si,
     En la profundeco de la koro.
7    Sed Dio pafos kontraŭ ilin;
     Per sago subita ili estos frapitaj.
8    Kaj ili falos per sia propra lango;
     Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
9    Kaj ektimos ĉiuj homoj,
     Kaj ili rakontos la agon de Dio
     Kaj komprenos Liajn farojn.
10   La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin;
     Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Sekva Ĉapitro →