↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 63

Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo.

1    Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas;
     Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno,
     En lando seka, sensuka, kaj senakva.
2    Mi volus vidi Vin en Via sanktejo,
     Vidi Vian forton kaj gloron.
3    Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo;
     Miaj lipoj Vin gloras.
4    Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
     Levadus miajn manojn pro Via nomo.
5    Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo,
     Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
6    Kiam mi rememoras Vin sur mia lito,
     En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
7    Ĉar Vi estis por mi helpo,
     Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
8    Mia animo algluiĝis al Vi;
     Min subtenas Via dekstra mano.
9    Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon,
     Iros en la profundon subteran.
10   Ili estos mortigitaj per glavo,
     Fariĝos akiro de vulpoj.
11   Kaj la reĝo ĝojos per Dio;
     Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li;
     Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.

Sekva Ĉapitro →