↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 58

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David.

1    Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj?
     Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
2    Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn,
     Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
3    De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis;
     De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
4    Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento,
     De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
5    Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj,
     Kiel ajn lertaj en sia arto.
6    Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo;
     Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
7    Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas;
     Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
8    Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu,
     Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;
9    Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn,
     Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.
10   Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon;
     Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
11   Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo,
     Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.

Sekva Ĉapitro →