↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 57

Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris
de Saul en la kavernon.

1    Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min;
     Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo,
     Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas,
     Ĝis pasos la mizeroj.
2    Mi vokas al Dio Plejalta,
     Al Dio, kiu decidas pri mi.
3    Li sendu el la ĉielo kaj helpu min,
     Li, kiu hontigas miajn persekutanton;                  Sela.
     Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
4    Mia animo estas inter leonoj;
     Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj
          kaj sagoj,
     Kaj kies lango estas akra glavo.
5    Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
     Via gloro estu super la tuta tero.

6    Reton ili metis antaŭ miaj piedoj;
     Ili premis mian animon;
     Ili fosis antaŭ mi foson,
     Sed ili mem falis en ĝin.                              Sela.
7    Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro;
     Mi kantos kaj gloros.
8    Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo;
     Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
9    Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
     Mi prikantos Vin inter la gentoj.
10   Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco,
     Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
11   Altiĝu super la ĉielo, ho Dio;
     Via gloro estu super la tuta tero.

Sekva Ĉapitro →