↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 43

1    Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo
          nepia;
     De homo malverema kaj maljusta savu min.
2    Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min?
     Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
3    Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu,
     Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
4    Kaj mi venos al la altaro de Dio,
     Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo;
     Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
5    Kial vi malĝojas, ho mia animo?
     Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
     Esperu al Dio;
     Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
     La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

Sekva Ĉapitro →