↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 42

Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

1    Kiel cervo sopiras al fluanta akvo,
     Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
2    Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion;
     Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
3    Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte,
     Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
4    Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras,
     Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en
          la domon de Dio,
     Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
5    Kial vi malĝojas, ho mia animo?
     Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
     Esperu al Dio;
     Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
     La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

6    Malĝojas en mi mia animo;
     Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon,
     Sur la monto Micar.
7    Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj;
     Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
8    En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon,
     Kaj en la nokto mi havas kanton al Li,
     Preĝon al la Dio de mia vivo.
9    Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis?
     Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
10   Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj,
     Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
11   Kial vi malĝojas, ho mia animo?
     Kaj kial vi konsterniĝas en mi?
     Esperu al Dio;
     Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin,
     La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

Sekva Ĉapitro →