↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 24

Psalmo de David.

1    Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
     La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
2    Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
     Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
3    Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
     Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
4    Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
     Kiu ne fordonis sian animon al malvero
     Kaj ne ĵuras trompe.
5    Li ricevos benon de la Eternulo,
     Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
6    Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
     De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob.        Sela.

7    Levu, pordegoj, viajn kapojn;
     Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
     Por ke eniru la Reĝo de gloro.
8    Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
     La Eternulo forta kaj potenca,
     La Eternulo, la potenculo de milito.
9    Levu, pordegoj, viajn kapojn;
     Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
     Por ke eniru la Reĝo de gloro.
10   Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
     La Eternulo Cebaot,
     Li estas la Reĝo de gloro.                             Sela.

Sekva Ĉapitro →