↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Psalmaro

Psalmo 23

Psalmo de David.

1    La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
2    Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
     Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
3    Li kvietigas mian animon;
     Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
4    Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
     Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
     Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
5    Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
     Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
6    Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
     Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Sekva Ĉapitro →