↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Ijob

Ĉapitro 2

1 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la
Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la
Eternulo. 2 Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj
Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la
tero kaj rondiradis sur ĝi. 3 Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu
vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo
simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta
malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco,
kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe. 4
Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto;
kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo. 5 Sed
etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi
vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 6 La Eternulo diris
al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon
konservu. 7 Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj
frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo
ĝis lia verto. 8 Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi,
sidante meze de cindro. 9 Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam
ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu. 10
Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la
malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne
akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.

11 Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu
trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano,
Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por
iri plori kun li kaj konsoli lin. 12 Kiam ili levis siajn okulojn
de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj
ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron
sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo. 13 Kaj ili sidis kun li
sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ
unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.

Sekva Ĉapitro →