↑ Enhavo

Ijob

Ĉapitro 1

1 Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo
estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon. 2 Al li
naskiĝis sep filoj kaj tri filinoj. 3 Lia brutaro konsistis el
sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent
azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis
pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento. 4 Liaj filoj havis la
kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia
tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki
kun ili. 5 Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis
finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue
matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar,
diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro.
Tiel agadis Ijob ĉiam.

6 Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la
Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano. 7 Kaj la Eternulo diris
al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo,
kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi. 8 Kaj la
Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne
ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa,
diotima, kaj evitanta malbonon. 9 Kaj Satano respondis al la
Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion? 10 Vi ŝirmis ja
ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la
farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur
la tero. 11 Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li
havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo. 12 Tiam
la Eternulo diris al Satano: Jen ĉio, kion li havas, estas
transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon.
Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.

13 Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj
kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato, 14
venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis plugantaj
kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili, 15 superfalis ilin la
Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per
glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. 16 Kiam ankoraŭ
tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la
ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin;
saviĝis nur mi sola, por raporti al vi. 17 Kiam tiu ankoraŭ
parolis, venis alia, kaj diris: La Ĥaldeoj aranĝis tri
taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la
servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por
raporti al vi. 18 Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris:
Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon
en la domo de ilia unuenaskita frato; 19 kaj jen granda vento
leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la
domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis
nur mi sola, por raporti al vi. 20 Tiam Ijob leviĝis, disŝiris
sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj
adorkliniĝis; 21 kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia
patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la
Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata. 22 Malgraŭ
ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.

Sekva Ĉapitro →