↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Kroniko

Ĉapitro 35

1 Joŝija faris en Jerusalem Paskon al la Eternulo, kaj oni buĉis
la Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato. 2 Li starigis
la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado
en la domo de la Eternulo. 3 Kaj li diris al la Levidoj, la
instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo: Metu
la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de
David, reĝo de Izrael; vi ne bezonas porti ĝin sur la ŝultroj;
servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael. 4
Aranĝu vin laŭ viaj patrodomoj, laŭ viaj grupoj, laŭ la preskribo
de David, reĝo de Izrael, kaj laŭ la preskribo de lia filo
Salomono. 5 Kaj staru en la sanktejo laŭ klasoj, laŭ la
patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laŭ la
patrodomaj grupoj de la Levidoj. 6 Kaj buĉu la Paskon, kaj
sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laŭ la vorto de
la Eternulo per Moseo. 7 Kaj Joŝija donis donace al la filoj de
la popolo ŝafojn, ŝafidojn, kapridojn, ĉion por la Paskoj, por
ĉiuj, kiuj tie troviĝis, en la nombro de tridek mil, kaj tri mil
bovojn. Tio estis el la havaĵo de la reĝo. 8 Kaj liaj eminentuloj
donis memvolan donacon al la popolo, al la pastroj, kaj al la
Levidoj. Ĥilkija, Zeĥarja, kaj Jeĥiel, la estroj en la domo de
Dio, donis al la pastroj por la Paskoj du mil sescent ŝafidojn
kaj tricent bovojn; 9 Konanja, Ŝemaja, kaj Netanel, liaj fratoj,
kaj Ĥaŝabja, Jeiel, kaj Jozabad, la estroj de la Levidoj, donacis
al la Levidoj por la Paskoj kvin mil ŝafidojn kaj kvincent
bovojn. 10 Tiamaniere la servado estis aranĝita. Kaj la pastroj
stariĝis sur siaj postenoj kaj la Levidoj laŭ iliaj grupoj, laŭ
la ordono de la reĝo. 11 Kaj ili buĉis la Paskon. Kaj la pastroj
aspergis el siaj manoj, kaj la Levidoj senhaŭtigis. 12 Kaj ili
apartigis la bruloferojn, por doni ilin laŭklase, laŭ la
patrodomoj, al la filoj de la popolo, por alportado al la
Eternulo, kiel estas skribite en la libro de Moseo. Tiel same ili
agis kun la bovoj. 13 Kaj ili kuiris la Paskon sur fajro, laŭ la
preskribo; kaj la sanktajn oferojn ili kuiris en kaldronoj, en
potoj, kaj en kaseroloj, kaj faris tion rapide por la tuta
popolo. 14 Kaj poste ili pretigis por si kaj por la pastroj; ĉar
la pastroj, la Aaronidoj, estis okupitaj je la alportado de la
bruloferoj kaj seboj ĝis la nokto; tial la Levidoj pretigis por
si kaj por la pastroj, la Aaronidoj. 15 La kantistoj, idoj de
Asaf, estis sur siaj postenoj laŭ la preskribo de David, Asaf,
Heman, kaj Jedutun, la viziisto de la reĝo, kaj la pordegistoj
estis ĉe ĉiu pordego; ili ne bezonis forlasi sian servadon, ĉar
iliaj fratoj, la Levidoj, preparis por ili. 16 Tiamaniere estis
aranĝita en tiu tago la servado al la Eternulo, por farado de la
Pasko kaj alportado de bruloferoj sur la altaro de la Eternulo,
laŭ la ordono de la reĝo Joŝija. 17 Kaj la Izraelidoj, kiuj tie
troviĝis, faris la Paskon en tiu tempo kaj la feston de macoj dum
sep tagoj. 18 Tia Pasko ne estis farita en Izrael de post la
tempo de la profeto Samuel; kaj el ĉiuj reĝoj de Izrael neniu
faris tian Paskon, kian faris Joŝija, kaj la pastroj, kaj la
Levidoj, kaj ĉiuj Judoj kaj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, kaj la
loĝantoj de Jerusalem. 19 En la dek-oka jaro de la reĝado de
Joŝija estis farita tiu Pasko.

20 Post ĉio ĉi tio, kion Joŝija aranĝis en la domo, Neĥo, reĝo de
Egiptujo, eliris milite kontraŭ Karkemiŝon ĉe Eŭfrato. Kaj eliris
kontraŭ lin Joŝija. 21 Kaj tiu sendis al li senditojn, por diri:
Kio estas inter mi kaj vi, ho reĝo de Judujo? ne kontraŭ vin mi
nun iras, sed tien, kie mi havas militon. Kaj Dio diris, ke mi
rapidu; ne kontraŭstaru al Dio, kiu estas kun mi, por ke Li vin
ne pereigu. 22 Sed Joŝija ne forturnis sin de li, sed alivestis
sin por batali kontraŭ li; li ne obeis la vortojn de Neĥo el la
buŝo de Dio, sed li iris en la valon Megido, por batali. 23 La
pafistoj pafis sur la reĝon Joŝija; kaj la reĝo diris al siaj
servantoj: Forkonduku min, ĉar mi estas grave vundita. 24 Liaj
servantoj deprenis lin de la ĉaro, kaj sidigis lin sur alia
veturilo, kiun li havis, kaj venigis lin en Jerusalemon. Kaj li
mortis, kaj oni enterigis lin en la tomboj de liaj patroj. Kaj la
tuta Judujo kaj Jerusalem funebris pri Joŝija. 25 Ankaŭ Jeremia
plorkantis pri Joŝija; kaj ĉiuj kantistoj kaj kantistinoj parolis
en siaj plorkantoj pri Joŝija ĝis la nuna tago kaj faris ilin
tradiciaj ĉe Izrael; ili estas enskribitaj en la libro de la
plorkantoj. 26 La cetera historio de Joŝija kaj liaj virtoj,
konformaj al la preskriboj de la instruo de la Eternulo, 27 kaj
liaj agoj, la unuaj kaj la lastaj, estas priskribitaj en la libro
de la reĝoj de Izrael kaj Judujo.

Sekva Ĉapitro →