↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 11

1 Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris:
Jen ni estas via osto kaj via karno. 2 Ankaŭ hieraŭ kaj
antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj
enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi: Vi
paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia popolo
Izrael. 3 Kaj ĉiuj plejaĝuloj de Izrael venis al la reĝo en
Ĥebronon, kaj David faris kun ili interligon en Ĥebron antaŭ la
Eternulo; kaj ili sanktoleis Davidon reĝo super Izrael, konforme
al la vorto de la Eternulo per Samuel. 4 Kaj David kaj ĉiuj
Izraelidoj iris en Jerusalemon (tio estas, en Jebuson). Tie la
Jebusidoj estis la loĝantoj de la lando. 5 Kaj la loĝantoj de
Jebus diris al David: Vi ne eniros ĉi tien. Sed David venkoprenis
la fortikaĵon Cion, tio estas, la urbon de David. 6 Kaj David
diris: Kiu la unua venkobatos la Jebusidojn, tiu estos ĉefo kaj
estro. Kaj la unua supreniris Joab, filo de Ceruja, kaj li
fariĝis ĉefo. 7 Kaj David ekloĝis en tiu fortikaĵo; pro tio oni
donis al ĝi la nomon: Urbo de David. 8 Kaj li ĉirkaŭkonstruis la
urbon ĉiuflanke, de Milo en la tuta ĉirkaŭo; kaj Joab restarigis
la ceterajn partojn de la urbo. 9 Kaj David fariĝadis ĉiam pli
kaj pli granda, kaj la Eternulo Cebaot estis kun li.

10 Jen estas la ĉefaj herooj, kiuj estis ĉe David, kaj kiuj tenis
sin forte kun li dum lia reĝado, kune kun la tuta Izrael, por
reĝigi lin super Izrael konforme al la vorto de la Eternulo. 11
Jen estas la nombro de la herooj, kiuj estis ĉe David: Jaŝobeam,
filo de Ĥaĥmoni, estro de la tridek; li levis sian lancon kontraŭ
tricent kaj mortigis ilin per unu fojo. 12 Post li estis Eleazar,
filo de Dodo, la Aĥoĥido; li estis el la tri herooj. 13 Li estis
kun David en Pas-Damim, kie la Filiŝtoj kolektiĝis por batalo;
tie estis kampoparto plena de hordeo; kaj la popolo forkuris
antaŭ la Filiŝtoj. 14 Sed tiuj stariĝis meze de la kampoparto,
kaj savis ĝin kaj venkobatis la Filiŝtojn; kaj la Eternulo helpis
per granda helpo. 15 Kaj tri el la tridek ĉefoj iris sur la rokon
al David, en la kavernon Adulam, dum la tendaro de la Filiŝtoj
staris en la valo Refaim. 16 David tiam estis en la fortikaĵo,
kaj la garnizono de la Filiŝtoj estis tiam en Bet-Leĥem. 17 Kaj
David esprimis deziron kaj diris: Kiu trinkigus al mi akvon el la
puto Bet-Leĥema, kiu estas apud la pordego? 18 Tiam tiuj tri
trarompe penetris en la tendaron de la Filiŝtoj, ĉerpis akvon el
la puto Bet-Leĥema, kiu estis apud la pordego, prenis kaj
alportis al David. Sed David ne volis trinki ĝin; li elverŝis ĝin
al la Eternulo, 19 kaj diris: Gardu min mia Dio, ke mi ne faru
tion: ĉu mi trinku la sangon de tiuj viroj, kiuj riskis sian
vivon? ĉar kun risko por sia vivo ili alportis ĝin. Kaj li ne
volis trinki ĝin. Tion faris la tri herooj. 20 Abiŝaj, frato de
Joab, estis estro de tiuj tri; li mortigis per sia lanco tricent
homojn, kaj li havis gloran nomon inter la tri. 21 El la tri li
estis honorata de du kaj estis ilia estro, sed en la trion li ne
eniris. 22 Benaja, filo de Jehojada, filo de homo kuraĝa, granda
pro siaj faroj, el Kabceel: li mortigis la du fortulojn de Moab;
li ankaŭ malsupreniris, kaj mortigis leonon en kavo en neĝa tago.
23 Li ankaŭ mortigis Egipton, viron, kiu havis la alton de kvin
ulnoj; en la mano de la Egipto estis lanco kiel rultrabo de
teksisto; li aliris al li kun bastono, elŝiris la lancon el la
mano de la Egipto, kaj mortigis lin per lia propra lanco. 24 Tion
faris Benaja, filo de Jehojada. Kaj li havis gloran nomon inter
la tri herooj. 25 Inter la tridek li estis plej honorata, sed en
la trion li ne eniris. Kaj David faris lin lia korpogardistestro.

26 La ĉefaj militistoj estis: Asahel, frato de Joab, Elĥanan,
filo de Dodo, el Bet-Leĥem, 27 Ŝamot, la Harorano, Ĥelec, la
Pelonano, 28 Ira, filo de Ikeŝ, la Tekoaano, Abiezer, la
Anatotano, 29 Sibĥaj, la Ĥuŝaido, Ilaj, la Aĥoĥido, 30 Maharaj,
la Netofaano, Ĥeled, filo de Baana, la Netofaano, 31 Itaj, filo
de Ribaj, el Gibea de la Benjamenidoj, Benaja, la Piratonano, 32
Ĥuraj, el Naĥale-Gaaŝ, Abiel, la Arbatano, 33 Azmavet, la
Baĥurimano, Eljaĥba, la Ŝaalbonano; 34 el la filoj de Haŝem, la
Gizonano: Jonatan, filo de Ŝage, la Hararano, 35 Aĥiam, filo de
Saĥar, la Hararano, Elifal, filo de Ur, 36 Ĥefer, la Meĥeratano,
Aĥija, la Pelonano, 37 Ĥecro, la Karmelano, Naaraj, filo de
Ezbaj, 38 Joel, frato de Natan, Mibĥar, filo de Hagri, 39 Celek,
la Amonido, Naĥaraj, la Beerotano, armilportisto de Joab, filo de
Ceruja, 40 Ira, la Jetrido, Gareb, la Jetrido, 41 Urija, la
Ĥetido, Zabad, filo de Aĥlaj, 42 Adina, filo de Ŝiza, la
Rubenido, ĉefo de Rubenidoj, kaj kun li estis tridek, 43 Ĥanan,
filo de Maaĥa, Joŝafat, la Mitnido, 44 Uzija, la Aŝterotano, Ŝama
kaj Jeiel, filoj de Ĥotam, la Aroerano, 45 Jediael, filo de
Ŝimri, kaj lia frato Joĥa, la Ticano, 46 Eliel, la Maĥavido,
Jeribaj kaj Joŝavja, filoj de Elnaam, Jitma, la Moabido, 47
Eliel, Obed, kaj Jaasiel el Mecobaja.

Sekva Ĉapitro →