↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 10

1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj
forkuris de la Filiŝtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto
Gilboa. 2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj
la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan,
filojn de Saul. 3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la
arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj. 4
Tiam Saul diris al sia armilportisto: Eltiru vian glavon, kaj
trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne
mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte
timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5
Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis
sin sur la glavon kaj mortis. 6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj
tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis. 7 Kiam ĉiuj Izraelidoj,
kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj
liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris;
kaj venis la Filiŝtoj kaj enloĝiĝis en ili.

8 En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la
mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur
la monto Gilboa. 9 Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon
kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj
ĉirkaŭen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo. 10 Kaj ili
metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion
ili alfiksis en la domo de Dagon. 11 Kiam la tuta Jabeŝ en Gilead
aŭdis pri ĉio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12 tiam leviĝis
ĉiuj kuraĝuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de
liaj filoj kaj alportis lin en Jabeŝon, kaj enterigis iliajn
ostojn sub la kverko en Jabeŝ, kaj fastis dum sep tagoj. 13
Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ
la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro
tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, 14 sed ne
demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la
reĝadon al David, filo de Jiŝaj.

Sekva Ĉapitro →