↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 8

1 De Benjamen naskiĝis: Bela, lia unuenaskito, Aŝbel, la dua,
Aĥraĥ, la tria; 2 Noĥa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina. 3
La filoj de Bela estis: Adar, Gera, Abihud, 4 Abiŝua, Naaman,
Aĥoaĥ, 5 Gera, Ŝefufan, kaj Ĥuram. 6 Jen estas la filoj de Ehud,
kiuj estis ĉefoj de patrodomoj, kiuj loĝis en Geba kaj elmigris
en Manaĥaton: 7 Naaman, Aĥija, Gera; ĉi tiu elmigrigis ilin, kaj
li naskigis Uzan kaj Aĥiĥudon. 8 Ŝaĥaraim naskigis sur la kampoj
de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn Ĥuŝim kaj
Baara. 9 Li naskigis de sia edzino Ĥodeŝ: Jobabon, Cibjan, Meŝan,
Malkamon, 10 Jeucon, Ŝoĥjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj,
ĉefoj de patrodomoj. 11 De Ĥuŝim li naskigis Abitubon kaj
Elpaalon. 12 La filoj de Elpaal: Eber, Miŝeam, kaj Ŝemer; ĉi tiu
konstruis Onon kaj Lodon kaj ĝiajn filinurbojn; 13 kaj Beria, kaj
Ŝema. Ili estis la ĉefoj de patrodomoj de la loĝantoj de Ajalon;
ili elpelis la loĝantojn de Gat. 14 Aĥjo, Ŝaŝak, Jeremot, 15
Zebadja, Arad, Eder, 16 Miĥael, Jiŝpa, kaj Joĥa estis la filoj de
Beria. 17 Zebadja, Meŝulam, Ĥizki, Ĥeber, 18 Jiŝmeraj, Jizlia,
kaj Jobab estis la filoj de Elpaal. 19 Jakim, Ziĥri, Zabdi, 20
Elienaj, Ciltaj, Eliel, 21 Adaja, Beraja, kaj Ŝimrat estis la
filoj de Ŝimei. 22 Jiŝpan, Eber, Eliel, 23 Abdon, Ziĥri, Ĥanan,
24 Ĥananja, Elam, Antotija, 25 Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj
de Ŝaŝak. 26 Ŝamŝeraj, Ŝeĥarja, Atalja, 27 Jaareŝja, Elija, kaj
Ziĥri estis la filoj de Jeroĥam. 28 Tio estis la ĉefoj de
patrodomoj, ĉefoj laŭ siaj generacioj; ili loĝis en Jerusalem. 29
En Gibeon loĝis: la fondinto de Gibeon--la nomo de lia edzino
estis Maaĥa-- 30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal,
Nadab, 31 Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer. 32 Miklot naskigis Ŝiman. Ankaŭ
ili apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj. 33
Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon,
Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon. 34 La filo de Jonatan estis
Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan. 35 La filoj de Miĥa
estis Piton, Meleĥ, Taarea, kaj Aĥaz. 36 Aĥaz naskigis Jehoadan;
Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis
Mocan. 37 Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo
estis Eleasa, lia filo estis Acel. 38 Acel havis ses filojn; jen
estas iliaj nomoj: Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj
Ĥanan. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Acel. 39 La filoj de lia
frato Eŝek: lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeuŝ, kaj la
tria estis Elifelet. 40 La filoj de Ulam estis kuraĝaj
militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:
cent kvindek. Ĉiuj ĉi tiuj estis el la Benjamenidoj.

Sekva Ĉapitro →