↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Kroniko

Ĉapitro 7

1 La filoj de Isaĥar estis: Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron--kvar. 2
La idoj de Tola: Uzi, Refaja, Jeriel, Jaĥmaj, Jibsam, kaj Ŝemuel,
ĉefoj de patrodomoj de Tola, kuraĝaj militistoj en siaj
generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil
sescent. 3 La idoj de Uzi: Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja: Miĥael,
Obadja, Joel, kaj Jiŝija--kune kvin patrodomoj. 4 Kun ili, laŭ
iliaj generacioj, laŭ iliaj patrodomoj, estis da militistoj
armitaj por milito tridek ses mil; ĉar ili havis multe da edzinoj
kaj infanoj. 5 Da iliaj fratoj, en ĉiuj familioj de Isaĥar, estis
okdek sep mil batalkapabluloj, ĉiuj enskribitaj en la
genealogiajn listojn.

6 Ĉe Benjamen: Bela, Beĥer, kaj Jediael--tri. 7 La idoj de Bela:
Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri--kvin patrodomoj,
militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron
de dudek du mil tridek kvar. 8 La idoj de Beĥer: Zemira, Joaŝ,
Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; ĉiuj
ili estis la filoj de Beĥer. 9 En la listoj, laŭ ilia genealogio,
laŭ iliaj patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj. 10
La idoj de Jediael: Bilhan; la idoj de Bilhan: Jeuŝ, Benjamen,
Ehud, Kenaana, Zetan, Tarŝiŝ, kaj Aĥiŝaĥar. 11 Ĉiuj ili estis la
idoj de Jediael, laŭ patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil
ducent armitaj por milito. 12 Ŝupim kaj Ĥupim, idoj de Ir; Ĥuŝim,
idoj de Aĥer.

13 La filoj de Naftali: Jaĥciel, Guni, Jecer, kaj Ŝalum, filoj de
Bilha.

14 La filoj de Manase: Asriel, kiun naskis lia kromvirino,
Sirianino; ŝi naskis ankaŭ Maĥiron, la patron de Gilead. 15 Maĥir
prenis edzinon el la domanaro de Ĥupim kaj Ŝupim; la nomo de lia
fratino estis Maaĥa. La nomo de la dua estis Celofĥad. Celofĥad
havis nur filinojn. 16 Kaj Maaĥa, la edzino de Maĥir, naskis
filon kaj donis al li la nomon Pereŝ; la nomo de lia frato estis
Ŝereŝ; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. 17 La filo de Ulam estis
Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Maĥir, filo de
Manase. 18 Lia fratino Moleĥet naskis Iŝ-Hodon, Abiezeron, kaj
Maĥlan. 19 La filoj de Ŝemida estis: Aĥjan, Ŝeĥem, Likĥi, kaj
Aniam.

20 La idoj de Efraim: Ŝutelaĥ, kaj lia filo Bered, kaj lia filo
Taĥat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Taĥat, 21 kaj lia filo
Zabad, kaj lia filo Ŝutelaĥ, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis
ilin la loĝantoj de Gat, la indiĝenoj de la lando, kiam ili iris,
por forpreni iliajn brutojn. 22 Kaj ilia patro Efraim funebris
longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23 Kaj li
envenis al sia edzino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon, kaj
donis al li la nomon Beria, ĉar malfeliĉo okazis en lia domo. 24
Lia filino estis Ŝeera. Ŝi konstruis Bet-Ĥoronon, la malsupran
kaj la supran, kaj Uzen-Ŝeeran. 25 Kaj lia filo estis Refaĥ, lia
filo estis Reŝef, lia filo estis Telaĥ, lia filo estis Taĥan, 26
lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis
Eliŝama, 27 lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo. 28 Ilia
posedaĵo kaj loĝloko estis Bet-El kaj ĝiaj filinurboj, oriente
Naaran, okcidente Gezer kun ĝiaj filinurboj, kaj Ŝeĥem kun ĝiaj
filinurboj, ĝis Aza kun ĝiaj filinurboj; 29 ĉe la flanko de la
Manaseidoj: Bet-Ŝean kun ĝiaj filinurboj, Taanaĥ kun ĝiaj
filinurboj, Megido kun ĝiaj filinurboj, Dor kun ĝiaj filinurboj.
En tiuj lokoj loĝis la idoj de Jozef, filo de Izrael.

30 La filoj de Aŝer: Jimna, Jiŝva, Jiŝvi, Beria; ilia fratino
estis Seraĥ. 31 La filoj de Beria: Ĥeber, kaj Malkiel, kiu estis
la patro de Birzait. 32 Ĥeber naskigis Jafleton, Ŝomeron,
Ĥotamon, kaj Ŝuan, ilian fratinon. 33 La filoj de Jaflet: Pasaĥ,
Bimhal, kaj Aŝvat. Tio estas la filoj de Jaflet. 34 La filoj de
Ŝemer: Aĥi, Rohaga, Jeĥuba, kaj Aram. 35 La filoj de lia frato
Helem: Cofaĥ, Jimna, Ŝeleŝ, kaj Amal. 36 La filoj de Cofaĥ: Suaĥ,
Ĥarnefer, Ŝual, Beri, Jimra, 37 Becer, Hod, Ŝama, Ŝilŝa, Jitran,
kaj Beera. 38 La filoj de Jeter: Jefune, Pispa, kaj Ara. 39 La
filoj de Ula: Araĥ, Ĥaniel, kaj Ricja. 40 Ĉiuj ĉi tiuj estis idoj
de Aŝer, ĉefoj de patrodomoj, elektitaj, kuraĝaj militistoj,
ĉefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la
militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

Sekva Ĉapitro →