↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 5

1 Ĥiram, reĝo de Tiro, sendis siajn servantojn al Salomono, kiam
li aŭdis, ke oni lin sanktoleis reĝo anstataŭ lia patro; ĉar
Ĥiram estis amiko de David en la tuta tempo. 2 Kaj Salomono
sendis al Ĥiram, por diri: 3 Vi scias pri mia patro David, ke li
ne povis konstrui domon al la nomo de la Eternulo, lia Dio, pro
la militantoj, kiuj lin ĉirkaŭis, ĝis la Eternulo metis ilin sub
la plandojn de liaj piedoj. 4 Sed nun la Eternulo, mia Dio, donis
al mi ripozon ĉirkaŭe; ne ekzistas kontraŭulo nek ia malbona
malhelpo. 5 Tial jen mi intencas konstrui domon al la nomo de la
Eternulo, mia Dio, kiel la Eternulo parolis al mia patro David,
dirante: Via filo, kiun Mi sidigos anstataŭ vi sur via trono,
konstruos la domon al Mia nomo. 6 Ordonu do nun, ke oni haku por
mi cedrojn de Lebanon; kaj miaj servantoj estos kun viaj
servantoj, kaj pagon por viaj servantoj mi donos al vi tian, kian
vi diros; ĉar vi scias, ke ekzistas inter ni neniu, kiu povus
haki arbojn kiel la Cidonanoj. 7 Kiam Ĥiram aŭdis la vortojn de
Salomono, li tre ekĝojis, kaj diris: Benata estu hodiaŭ la
Eternulo, kiu donis al David filon saĝan super tiu grandnombra
popolo. 8 Kaj Ĥiram sendis al Salomono, por diri: Mi aŭskultis
tion, kion vi sendis diri al mi; mi plenumos vian tutan deziron
pri la arboj cedraj kaj arboj cipresaj. 9 Miaj servantoj
malsuprenigos ilin de Lebanon al la maro, kaj mi flosos ilin sur
la maro ĝis la loko, pri kiu vi sciigos al mi, kaj tie mi ilin
disigos, kaj vi prenigos. Kaj vi plenumu mian deziron, kaj donu
manĝaĵon por mia domo. 10 Kaj Ĥiram donis al Salomono lignon
cedran kaj lignon cipresan, kiom li nur volis. 11 Kaj Salomono
donis al Ĥiram dudek mil kor'ojn da tritiko kiel manĝaĵon por lia
domo kaj dudek kor'ojn da plej pura oleo. Tiom Salomono donadis
al Ĥiram ĉiujare. 12 Kaj la Eternulo donis saĝon al Salomono,
kiel Li promesis al li. Kaj estis paco inter Ĥiram kaj Salomono,
kaj ili ambaŭ faris inter si interligon.

13 La reĝo Salomono prenis imposton de la tuta Izrael; la imposto
estis tridek mil viroj. 14 Kaj li sendis ilin sur Lebanonon, po
dek mil ĉiumonate, alterne; unu monaton ili estis sur Lebanon kaj
du monatojn en sia domo. Adoniram administris tiun imposton. 15
Kaj Salomono havis sepdek mil ŝarĝoportistojn kaj okdek mil
montajn ŝtonhakistojn, 16 krom la tri mil tricent oficistoj,
kiujn Salomono starigis super la laboroj kaj kiuj regis super la
popolo okupita per la laboroj. 17 Kaj la reĝo ordonis, ke oni
elhaku grandajn ŝtonojn, multekostajn ŝtonojn, por aranĝi por la
domo fundamenton el ŝtonoj ĉirkaŭhakitaj. 18 Kaj hakis la
konstruistoj de Salomono kaj la konstruistoj de Ĥiram kaj la
Gebalanoj, kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn, por konstrui la
domon.

Sekva Ĉapitro →