↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 4

1 Kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael. 2 Kaj jen
estas la estroj, kiuj estis ĉe li: Azarja, filo de Cadok, pastro;
3 Eliĥoref kaj Aĥija, filoj de Ŝiŝa, skribistoj; Jehoŝafat, filo
de Aĥilud, kronikisto; 4 kaj Benaja, filo de Jehojada, super la
militistaro; kaj Cadok kaj Ebjatar, pastroj; 5 kaj Azarja, filo
de Natan, super la administrantoj; kaj Zabud, filo de Natan,
pastro, amiko de la reĝo; 6 kaj Aĥiŝar super la palaco; kaj
Adoniram, filo de Abda, super la impostoj. 7 Kaj Salomono havis
dek du administrantojn super la tuta Izrael, kaj ili liveradis
provizaĵojn al la reĝo kaj al lia domo; unu monaton en jaro ĉiu
el ili devis liveri provizaĵojn. 8 Kaj jen estas iliaj nomoj:
Ben-Ĥur, sur la monto de Efraim; 9 Ben-Deker, en Makac kaj
Ŝaalbim kaj Bet-Ŝemeŝ kaj Elon-Bet-Ĥanan; 10 Ben-Ĥesed, en
Arubot; al li apartenis Soĥo kaj la tuta regiono Ĥefer; 11 Ben-
Abinadab, super la tuta regiono Dor; Tafat, filino de Salomono,
estis lia edzino; 12 Baana, filo de Aĥilud, en Taanaĥ kaj Megido
kaj super la tuta Bet-Ŝean, kiu estas apud Cartan, malsupre de
Jizreel, de Bet-Ŝean ĝis Abel-Meĥola, ĝis trans Jokmeam; 13 Ben-
Geber, en Ramot en Gilead; al li apartenis la Vilaĝoj de Jair,
filo de Manase, kiuj estis en Gilead; al li apartenis la
distrikto Argob, kiu estis en Baŝan, sesdek grandaj urboj kun
muregoj kaj kupraj rigliloj; 14 Aĥinadab, filo de Ido, en
Maĥanaim; 15 Aĥimaac, en la regiono de Naftali; ankaŭ li prenis
Basmaton, filinon de Salomono, kiel edzinon; 16 Baana, filo de
Ĥuŝaj, en la regiono de Aŝer kaj en Alot; 17 Jehoŝafat, filo de
Paruaĥ, en la regiono de Isaĥar; 18 Ŝimei, filo de Ela, en la
regiono de Benjamen; 19 Geber, filo de Uri, en la regiono Gilead,
en la lando de Siĥon, reĝo de la Amoridoj, kaj de Og, reĝo de
Baŝan. Unu administranto estis en tiu tuta lando. 20 Jehuda kaj
Izrael estis grandnombraj kiel la sablo ĉe la maro; ili manĝis
kaj trinkis kaj estis gajaj.

21 Salomono regis super ĉiuj regnoj, de la Rivero ĝis la lando
Filiŝta kaj ĝis la limo de Egiptujo; ili alportadis donacojn kaj
servadis al Salomono dum lia tuta vivo. 22 La manĝprovizoj de
Salomono por ĉiu tago estis: tridek kor'oj da delikata faruno kaj
sesdek kor'oj da simpla faruno, 23 dek grasigitaj bovoj kaj dudek
bovoj de paŝtejo kaj cent ŝafoj, krom cervoj kaj gazeloj kaj
kapreoloj kaj grasigitaj birdoj. 24 Ĉar li regis super la tuta
transo de la Rivero, de Tifsaĥ ĝis Gaza, super ĉiuj reĝoj de
trans la Rivero; kaj li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. 25
Kaj Jehuda kaj Izrael sidis en sendanĝereco, ĉiu sub siaj
vinberbranĉoj kaj sub sia figarbo, de Dan ĝis Beer-Ŝeba, dum la
tuta vivo de Salomono. 26 Kaj Salomono havis kvardek mil stalojn
por ĉarĉevaloj kaj dek du mil rajdistojn. 27 Kaj tiuj
administrantoj liveradis manĝprovizojn por la reĝo Salomono, kaj
por ĉiuj, kiuj venadis al la tablo de la reĝo Salomono, ĉiu en
sia monato, nenion mankigante. 28 Kaj la hordeon kaj pajlon por
la ĉevaloj kaj la kurĉevaloj ili liveradis al la loko, kie li
estis, ĉiu laŭ sia instrukcio.

29 Kaj Dio donis al Salomono saĝon kaj tre multe da prudento kaj
tre multe da spirito, kiel la sablo ĉe la maro. 30 Kaj la saĝeco
de Salomono estis pli granda, ol la saĝeco de ĉiuj orientanoj kaj
ol la tuta saĝeco de Egiptujo. 31 Kaj li estis pli saĝa, ol ĉiuj
homoj, pli ol Etan la Ezraĥido, kaj Heman kaj Kalkol kaj Darda,
filoj de Maĥol; kaj li estis fama inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe. 32
Kaj li eldiris tri mil sentencojn; kaj la nombro de liaj kantoj
estis mil kaj kvin. 33 Kaj li parolis pri la arboj, de la cedro,
kiu estas sur Lebanon, ĝis la hisopo, kiu elkreskas el la muro;
kaj li parolis pri la brutoj kaj la birdoj kaj la rampaĵoj kaj la
fiŝoj. 34 Kaj oni venadis el ĉiuj popoloj, por aŭskulti la
saĝecon de Salomono, de ĉiuj reĝoj de la tero, kiuj aŭdis pri lia
saĝeco.

Sekva Ĉapitro →