↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Reĝoj

Ĉapitro 2

1 Kiam por David alproksimiĝis la tempo por morti, li testamentis
al sia filo Salomono jene: 2 Mi foriras la vojon de la tuta
mondo; sed vi tenu vin forte kaj estu viro. 3 Kaj observu la
ordonojn de la Eternulo, via Dio, irante laŭ Liaj vojoj,
plenumante Liajn leĝojn, ordonojn, decidojn, kaj regulojn, kiel
estas skribite en la instruo de Moseo, por ke vi estu saĝa en
ĉio, kion vi faros, kaj kien ajn vi vin turnos; 4 por ke la
Eternulo plenumu Sian vorton, kiun Li diris pri mi, parolante: Se
viaj filoj observos siajn vojojn, irante antaŭ Mi en vero per sia
tuta koro kaj per sia tuta animo, tiam ne mankos ĉe vi viro sur
la trono de Izrael. 5 Ankaŭ vi scias, kion faris al mi Joab, filo
de Ceruja, kion li faris al la du militestroj de Izrael, al
Abner, filo de Ner, kaj al Amasa, filo de Jeter, ke li mortigis
ilin kaj verŝis militan sangon en tempo de paco kaj makulis per
milita sango sian zonon sur siaj lumboj kaj siajn ŝuojn sur siaj
piedoj. 6 Agu laŭ via saĝo, ke vi ne lasu al liaj grizaj haroj
iri en paco en Ŝeolon. 7 Sed al la filoj de Barzilaj, la
Gileadano, faru favoron, kaj ili estu inter la manĝantoj ĉe via
tablo; ĉar ili tiel alproksimiĝis al mi, kiam mi forkuris de via
frato Abŝalom. 8 Kaj jen ĉe vi estas Ŝimei, filo de Gera,
Benjamenido el Baĥurim; li malbenis min per kruela malbeno, kiam
mi iris al Maĥanaim; sed li venis al mi renkonte ĉe Jordan, kaj
mi ĵuris al li per la Eternulo, dirante: Mi ne mortigos vin per
glavo. 9 Sed nun ne lasu lin senpuna, ĉar vi estas homo saĝa, kaj
vi scias, kion vi devas fari al li, por malsuprenigi liajn
grizajn harojn en sango en Ŝeolon. 10 Kaj David ekdormis kun siaj
patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David. 11 La tempo,
kiun David reĝis super Izrael, estis kvardek jaroj: en Ĥebron li
reĝis sep jarojn, kaj en Jerusalem li reĝis tridek tri jarojn.

12 Kaj Salomono sidis sur la trono de sia patro David, kaj lia
reĝado tre fortikiĝis. 13 Adonija, filo de Ĥagit, venis al Bat-
Ŝeba, patrino de Salomono. Ŝi diris: Ĉu kun paco vi venas? Kaj li
respondis: Kun paco. 14 Kaj li diris: Mi havas aferon al vi. Ŝi
respondis: Parolu. 15 Kaj li diris: Vi scias, ke la regno
apartenis al mi, kaj al mi ĉiuj Izraelidoj turnis sian vizaĝon,
ke mi reĝu; sed la reĝado deturniĝis kaj transiris al mia frato,
ĉar de la Eternulo ĝi estis destinita al li. 16 Nun unu peton mi
petas de vi, ne rifuzu al mi. Kaj ŝi diris al li: Parolu. 17 Kaj
li diris: Diru, mi petas, al la reĝo Salomono (ĉar li ne rifuzos
al vi), ke li donu al mi la Ŝunemaninon Abiŝag kiel edzinon. 18
Kaj Bat-Ŝeba diris: Bone, mi parolos pri vi kun la reĝo. 19 Kaj
Bat-Ŝeba venis al la reĝo Salomono, por paroli al li pri Adonija.
La reĝo leviĝis renkonte al ŝi kaj adorkliniĝis antaŭ ŝi kaj
sidiĝis sur sia trono. Kaj oni starigis tronon por la patrino de
la reĝo, kaj ŝi sidiĝis dekstre de li. 20 Kaj ŝi diris: Unu
malgrandan peton mi petos de vi, ne rifuzu al mi. Kaj la reĝo
diris al ŝi: Petu, mia patrino, ĉar mi ne rifuzos al vi. 21 Kaj
ŝi diris: La Ŝunemanino Abiŝag estu donata kiel edzino al via
frato Adonija. 22 Tiam respondis la reĝo Salomono kaj diris al
sia patrino: Kial vi petas la Ŝunemaninon Abiŝag por Adonija?
petu por li ankaŭ la reĝecon, ĉar li estas mia pli aĝa frato--por
li, kaj por la pastro Ebjatar, kaj por Joab, filo de Ceruja. 23
Kaj la reĝo Salomono ĵuris per la Eternulo, dirante: Tion kaj pli
faru al mi la Eternulo; kontraŭ sia vivo Adonija diris tiujn
vortojn. 24 Nun, kiel vivas la Eternulo, kiu min konfirmis kaj
min sidigis sur la trono de mia patro David kaj kiu aranĝis al mi
domon laŭ Sia promeso, hodiaŭ Adonija estos mortigita. 25 Kaj la
reĝo Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, kaj ĉi tiu
frapis lin, kaj li mortis. 26 Kaj al la pastro Ebjatar la reĝo
diris: Iru en Anatoton, sur vian kampon; vi meritas la morton,
sed mi nun ne mortigos vin, ĉar vi portis la keston de la
Sinjoro, la Eternulo, antaŭ mia patro David, kaj ĉar vi suferis
ĉion, kion suferis mia patro. 27 Kaj Salomono forigis Ebjataron,
ke li ne estu plu pastro al la Eternulo; por ke plenumiĝu la
vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri la domo de Eli en Ŝilo.
28 La famo pri tio atingis Joabon (ĉar Joab aliĝis al Adonija,
kvankam al Abŝalom li ne aliĝis); kaj Joab forkuris en la
tabernaklon de la Eternulo kaj ekkaptis la kornojn de la altaro.
29 Oni raportis al la reĝo Salomono, ke Joab forkuris en la
tabernaklon de la Eternulo kaj estas nun ĉe la altaro. Tiam
Salomono sendis Benajan, filon de Jehojada, dirante al li: Iru,
mortigu lin. 
30 Benaja venis en la tabernaklon de la Eternulo,
kaj diris al li: Tiele diras la reĝo: Eliru! Sed tiu respondis:
Ne, ĉi tie mi mortu. Kaj Benaja raportis tion al la reĝo,
dirante: Tiele diris Joab, kaj tiele li respondis al mi. 31 Tiam
la reĝo diris al li: Faru, kiel li diris, mortigu lin kaj
enterigu lin; por ke vi forigu de mi kaj de la domo de mia patro
la senkulpan sangon, kiun Joab verŝis. 32 La Eternulo refaligu
lian sangon sur lian kapon, pro tio, ke li mortigis du virojn,
kiuj estis pli virtaj kaj pli bonaj ol li, kaj li mortigis ilin
per glavo, dum mia patro David tion ne sciis: Abneron, filon de
Ner, militestron de Izrael, kaj Amasan, filon de Jeter,
militestron de Jehuda. 33 Ilia sango falu sur la kapon de Joab
kaj sur la kapon de lia idaro por eterne; sed al David kaj al lia
idaro kaj al lia domo kaj al lia trono estu paco por eterne de la
Eternulo. 34 Tiam Benaja, filo de Jehojada, iris kaj frapis lin
kaj mortigis lin, kaj oni enterigis lin en lia domo en la
dezerto. 35 Kaj la reĝo starigis Benajan, filon de Jehojada,
anstataŭ li kiel militestron, kaj la pastron Cadok la reĝo
starigis anstataŭ Ebjatar. 36 Kaj la reĝo sendis por voki Ŝimein,
kaj li diris al li: Konstruu al vi domon en Jerusalem, kaj loĝu
tie kaj nenien eliru el tie; 37 se iun tagon vi eliros kaj
transiros la torenton Kidron, tiam sciu, ke vi nepre mortos; via
sango estos sur via kapo. 38 Kaj Ŝimei diris al la reĝo: Bone;
kiel diris mia sinjoro la reĝo, tiel via servanto faros. Kaj
Ŝimei loĝis en Jerusalem multe da tempo. 
39 Sed post paso de tri
jaroj forkuris du sklavoj de Ŝimei al Aĥiŝ, filo de Maaĥa, reĝo
de Gat. Kaj oni sciigis al Ŝimei, dirante: Jen viaj sklavoj estas
en Gat. 40 Tiam Ŝimei leviĝis, kaj selis sian azenon kaj iris en
Gaton al Aĥiŝ, por serĉi siajn sklavojn. Kaj Ŝimei iris, kaj
revenigis siajn sklavojn el Gat. 41 Kaj oni raportis al Salomono,
ke Ŝimei foriris el Jerusalem en Gaton kaj revenis. 42 Tiam la
reĝo sendis, kaj vokigis Ŝimein, kaj diris al li: Mi ĵurligis ja
vin per la Eternulo kaj avertis vin, dirante, ke se iun tagon vi
ien ajn foriros, tiam sciu, ke vi nepre mortos; kaj vi diris al
mi: Bona estas tio, kion mi aŭdis. 43 Kial do vi ne observis la
ĵuron per la Eternulo, kaj la ordonon, kiun mi faris al vi? 44
Kaj la reĝo diris al Ŝimei: Vi scias la tutan malbonon, kiun via
koro scias kaj kiun vi faris al mia patro David; la Eternulo
repagu vian malbonon sur via kapo. 45 Sed la reĝo Salomono estu
benata, kaj la trono de David staru forte antaŭ la Eternulo
eterne. 46 Kaj la reĝo ordonis al Benaja, filo de Jehojada, kaj
ĉi tiu iris kaj frapis tiun, kaj tiu mortis. Kaj la regno
fortikiĝis en la manoj de Salomono.

Sekva Ĉapitro →