↑ Enhavo

I. Reĝoj

LIBRO UNUA

Ĉapitro 1

1 La reĝo David maljuniĝis kaj atingis profundan aĝon; kaj oni
kovris lin bone per vestoj, sed li ne povis varmiĝi. 2 Tiam diris
al li liaj servantoj: Oni elserĉu por nia sinjoro la reĝo
junulinon virgulinon, kaj ŝi staru antaŭ la reĝo kaj flegu lin
kaj dormu ĉe lia brusto, kaj tiam al nia sinjoro la reĝo fariĝos
varme. 3 Kaj oni serĉis belan junulinon en la tuta regiono de
Izrael, kaj oni trovis la Ŝunemaninon Abiŝag kaj venigis ŝin al
la reĝo. 4 La junulino estis tre bela; kaj ŝi fariĝis flegantino
de la reĝo kaj servis al li; sed la reĝo ne ekkonis ŝin. 5 Dume
Adonija, filo de Ĥagit, fieriĝis, kaj diris: Mi fariĝos reĝo. Kaj
li havigis al si ĉarojn kaj rajdistojn kaj kvindek homojn por
kuradi antaŭ li. 6 Kaj lia patro neniam afliktis lin per demando:
Kial vi tion faras? Krom tio li estis tre belaspekta, kaj li
estis naskita post Abŝalom. 7 Kaj li interkonsentis kun Joab,
filo de Ceruja, kaj kun la pastro Ebjatar, kaj ili helpadis
Adonijan. 8 Sed la pastro Cadok, kaj Benaja, filo de Jehojada,
kaj la profeto Natan kaj Ŝimei kaj Rei kaj la fortuloj de David
ne estis kun Adonija. 9 Adonija buĉis ŝafojn kaj bovojn kaj
grasigitajn brutojn ĉe la ŝtono Zoĥelet, kiu kuŝas apud En-Rogel;
kaj li invitis ĉiujn siajn fratojn, la filojn de la reĝo, kaj
ĉiujn Jehudaanojn, kiuj servis al la reĝo. 10 Sed la profeton
Natan kaj Benajan kaj la fortulojn kaj sian fraton Salomono li ne
invitis. 11 Kaj Natan diris al Bat-Ŝeba, patrino de Salomono,
jene: Ĉu vi ne aŭdis, ke Adonija, filo de Ĥagit, fariĝis reĝo,
kaj nia sinjoro David tion ne scias? 12 Venu do, mi donos al vi
konsilon, por ke vi savu vian animon kaj la animon de via filo
Salomono. 13 Iru kaj venu al la reĝo David, kaj diru al li: Mia
sinjoro, ho reĝo, vi ĵuris ja al via servantino, dirante: Via
filo Salomono reĝos post mi, kaj li sidos sur mia trono; kial do
Adonija fariĝis reĝo? 14 Dum vi ankoraŭ estos parolanta tie kun
la reĝo, mi venos post vi kaj kompletigos viajn vortojn. 
15 Kaj
Bat-Ŝeba venis al la reĝo en la ĉambron; la reĝo estis tre
maljuna, kaj la Ŝunemanino Abiŝag servis al la reĝo. 16 Bat-Ŝeba
salutis kaj adorkliniĝis antaŭ la reĝo; kaj la reĝo diris: Kio
estas al vi? 17 Kaj ŝi diris al li: Mia sinjoro, vi ĵuris al via
servantino per la Eternulo, via Dio: Via filo Salomono reĝos post
mi, kaj li sidos sur mia trono. 18 Sed nun jen Adonija fariĝis
reĝo; kaj vi, mia sinjoro, ho reĝo, tion ne scias. 19 Li buĉis
multe da bovoj kaj grasigitaj brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn
filojn de la reĝo kaj la pastron Ebjatar kaj la militestron Joab,
sed vian servanton Salomono li ne invitis. 20 Sed vi, mia
sinjoro, ho reĝo--la okuloj de ĉiuj Izraelidoj estas turnitaj al
vi, por ke vi diru al ili, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro
la reĝo post li. 21 Kiam mia sinjoro la reĝo kuŝiĝos kun siaj
patroj, tiam mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj.
22 Dum ŝi ankoraŭ estis parolanta kun la reĝo, venis la profeto
Natan. 23 Kaj oni raportis al la reĝo: Jen estas la profeto
Natan; kaj ĉi tiu venis antaŭ la reĝon kaj adorkliniĝis antaŭ la
reĝo vizaĝaltere. 24 Kaj Natan diris: Mia sinjoro, ho reĝo! ĉu vi
diris: Adonija fariĝos reĝo post mi, kaj li sidos sur mia trono?
25 Ĉar li iris hodiaŭ kaj buĉis multe da bovoj kaj grasigitaj
brutoj kaj ŝafoj, kaj invitis ĉiujn filojn de la reĝo kaj la
militestron kaj la pastron Ebjatar; kaj jen ili manĝas kaj
trinkas antaŭ li, kaj proklamas: Vivu la reĝo Adonija! 26 Sed
min, vian servanton, kaj la pastron Cadok, kaj Benajan, filon de
Jehojada, kaj vian servanton Salomono li ne invitis. 27 Ĉu laŭ
ordono de mia sinjoro la reĝo tio fariĝis, kaj vi ne sciigis al
via servanto, kiu sidos sur la trono de mia sinjoro la reĝo post
li? 28 Tiam la reĝo David respondis kaj diris: Voku al mi Bat-
Ŝeban. Kaj ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. 29
Kaj la reĝo ĵuris kaj diris: Kiel vivas la Eternulo, kiu
liberigis mian animon el ĉiuj malfeliĉoj, 30 kiel mi ĵuris al vi
per la Eternulo, Dio de Izrael, dirante: Via filo Salomono reĝos
post mi kaj li sidos sur mia trono anstataŭ mi--tiel mi faros
hodiaŭ. 31 Tiam Bat-Ŝeba salutis vizaĝaltere kaj adorkliniĝis
antaŭ la reĝo, kaj diris: Vivu mia sinjoro la reĝo David eterne!
32 Kaj la reĝo David diris: Voku al mi la pastron Cadok kaj la
profeton Natan, kaj Benajan, filon de Jehojada. Kaj ili venis
antaŭ la reĝon. 33 Kaj la reĝo diris al ili: Prenu kun vi la
servantojn de via sinjoro, kaj rajdigu mian filon Salomono sur
mia mulo kaj venigu lin en Giĥonon. 34 Kaj tie la pastro Cadok
kaj la profeto Natan lin sanktoleu reĝo super Izrael; kaj blovu
per trumpeto, kaj proklamu: Vivu la reĝo Salomono! 35 Poste
revenu, sekvante lin, kaj li venu kaj sidiĝu sur mia trono; kaj
li reĝos anstataŭ mi, al li mi ordonas esti estro de Izrael kaj
Jehuda. 36 Tiam respondis Benaja, filo de Jehojada, al la reĝo,
kaj diris: Amen! tiel diru la Eternulo, Dio de mia sinjoro la
reĝo. 37 Kiel la Eternulo estis kun mia sinjoro la reĝo, tiel Li
estu kun Salomono, kaj Li faru lian tronon pli granda, ol la
trono de mia sinjoro, la reĝo David. 38 Kaj iris la pastro Cadok
kaj la profeto Natan, kaj Benaja, filo de Jehojada, kaj la
Keretidoj kaj la Peletidoj, kaj ili rajdigis Salomonon sur la
mulo de la reĝo David kaj kondukis lin en Giĥonon. 39 Kaj la
pastro Cadok prenis la kornon kun oleo el la tabernaklo kaj
sanktoleis Salomonon; kaj oni ekblovis per trumpeto, kaj la tuta
popolo diris: Vivu la reĝo Salomono! 40 Kaj la tuta popolo ekiris
post li, kaj la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja,
tiel ke la tero resonis de iliaj krioj. 
41 Tion aŭdis Adonija,
kaj ĉiuj invititoj, kiuj estis kun li; ili jam finis la manĝadon;
kaj aŭdis Joab la sonadon de la trumpeto, kaj li diris: Kion
signifas la tumulta bruo de la urbo? 42 Kiam li estis ankoraŭ
parolanta, jen venis Jonatan, filo de la pastro Ebjatar. Kaj
Adonija diris: Eniru, ĉar vi estas brava homo kaj vi sciigos
bonon. 43 Kaj Jonatan respondis kaj diris al Adonija: Jes, nia
sinjoro la reĝo David faris Salomonon reĝo; 44 kaj la reĝo sendis
kun li la pastron Cadok kaj la profeton Natan, kaj Benajan, filon
de Jehojada, kaj la Keretidojn kaj la Peletidojn, kaj ili
rajdigis lin sur la mulo de la reĝo; 45 kaj la pastro Cadok kaj
la profeto Natan sanktoleis lin reĝo en Giĥon, kaj ili revenis de
tie gajaj, kaj la urbo tumultiĝis; tio estas la bruo, kiun vi
aŭdis. 46 Kaj Salomono jam sidiĝis sur la reĝa trono. 47 Kaj jam
venis la servantoj de la reĝo, por gratuli nian sinjoron, la
reĝon David, dirante: Via Dio faru la nomon de Salomono pli fama,
ol via nomo, kaj Li faru lian tronon pri granda, ol via trono;
kaj la reĝo adorkliniĝis sur la kuŝejo. 48 Kaj ankaŭ tiele diris
la reĝo: Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu donis hodiaŭ
sidanton sur mia trono, kaj miaj okuloj vidas. 49 Kaj ektimis kaj
leviĝis ĉiuj invititoj de Adonija, kaj foriris ĉiu sian vojon. 50
Sed Adonija timis Salomonon, kaj li leviĝis kaj iris kaj ekkaptis
la kornojn de la altaro. 51 Kaj oni raportis al Salomono jene:
Jen Adonija timas la reĝon Salomono, kaj li tenas la kornojn de
la altaro, dirante: La reĝo Salomono ĵuru al mi hodiaŭ, ke li ne
mortigos sian servanton per glavo. 52 Kaj Salomono diris: Se li
estos homo brava, tiam eĉ unu el liaj haroj ne falos teren; sed
se en li troviĝos malbono, tiam li mortos. 53 Kaj la reĝo
Salomono sendis forprenigi lin de la altaro, kaj li venis kaj
adorkliniĝis antaŭ la reĝo Salomono; kaj Salomono diris al li:
Iru en vian domon.

Sekva Ĉapitro →