↑ Enhavo

Rut

Ĉapitro 1

1 En la tempo, kiam regis la juĝistoj, iam malsato okazis en la
lando; kaj foriris viro el Bet-Leĥem en Judujo, por pasloĝi en la
lando de Moab; li kaj lia edzino kaj liaj du filoj. 2 La nomo de
la viro estis Elimeleĥ, kaj la nomo de lia edzino estis Naomi,
kaj la nomoj de liaj du filoj estis Maĥlon kaj Kiljon, Efratanoj
el Bet-Leĥem en Judujo. Kaj ili venis sur la kampojn de Moab kaj
restis tie. 3 Elimeleĥ, la edzo de Naomi, mortis; kaj restis ŝi
kun siaj du filoj. 4 Ambaŭ edziĝis kun Moabidinoj; la nomo de unu
estis Orpa, kaj la nomo de la dua estis Rut; kaj ili loĝis tie
ĉirkaŭ dek jaroj. 5 Sed mortis ankaŭ ambaŭ, Maĥlon kaj Kiljon;
kaj restis nur la virino sola, senigita je sia edzo kaj siaj du
filoj. 6 Ŝi leviĝis kun siaj bofilinoj, por iri returne el la
lando de Moab; ĉar ŝi aŭdis en la lando de Moab, ke la Eternulo
rememoris Sian popolon, donante al ĝi panon. 7 Ŝi eliris el la
loko, kie ŝi loĝis, kun siaj du bofilinoj; kaj ili iris sur la
vojo, por ke ili revenu al la lando de Jehuda. 8 Naomi diris al
siaj du bofilinoj: Iru, kaj revenu ĉiu el vi al la domo de sia
patrino; la Eternulo favoru vin tiel same, kiel vi estis
favorkoraj al la mortintoj kaj al mi; 9 la Eternulo favoru vin,
ke vi trovu ripozon, ĉiu el vi en domo de sia edzo. Ŝi kisis
ilin, kaj ili levis sian voĉon kaj ploris. 10 Kaj ili diris al
ŝi: Ni volas iri kun vi al via popolo. 
11 Naomi respondis: Iru
returne, miaj filinoj; kial do vi irus kun mi? Ĉu ankoraŭ
ekzistas filoj en mia utero, ke vi edziniĝu kun ili? 12 Revenu,
miaj filinoj, foriru; ĉar mi jam estas tro maljuna por edziniĝi
kun viro. Eĉ se mi dirus, ke mi havas ankoraŭ esperon, eĉ se mi
jam havus edzon hodiaŭ nokte, kaj eĉ se mi naskus filojn: 13 ĉu
pri ili vi esperu, ĝis ili plenaĝiĝos? ĉu por ili vi atendu, ne
edziniĝante kun viro? Ne, miaj filinoj; estas tre maldolĉe al mi
pro vi, ĉar la mano de la Eternulo afliktis min. 14 Sed ili levis
sian voĉon kaj ploris plue. Kaj Orpa kisis sian bopatrinon, sed
Rut aliĝis al ŝi. 15 Kaj ĉi tiu diris: Jen via bofratino reiris
al sia gento kaj al siaj dioj; iru vi ankaŭ returne post via
bofratino. 
16 Sed Rut diris: Ne petegu min, ke mi vin forlasu, aŭ
ke mi returnu min kaj ĉesu sekvi vin; ĉar kien vi iros, mi ankaŭ
iros, kaj kie vi noktos, mi ankaŭ noktos; via popolo ankaŭ estos
mia popolo, kaj via Dio estos mia Dio. 17 Sur la loko, kie vi
mortos, mi ankaŭ mortos, kaj tie oni min enterigos. La Eternulo
faru al mi tion kaj pli, se io krom la morto disigos min de vi.
18 Kiam Naomi vidis, ke ŝi firme decidis iri kun ŝi, tiam ŝi
ĉesis disputi kun ŝi. 19 Kaj ili ambaŭ iradis, ĝis ili alvenis en
Bet-Leĥemon. Kaj kiam ili eniris en Bet-Leĥemon, la tuta
loĝantaro de la urbo ekbruis pri ili, dirante: Ĉu tio estas
Naomi? 20 Kaj ŝi respondis al ili: Ne nomu min Naomi, nomu min
Mara; ĉar la Plejpotenculo faris al mi maldolĉegon; 21 kun
pleneco mi foriris, sed la Eternulo revenigis min malplena; kial
do vi nomus min Naomi, konsiderante, ke la Eternulo atestis
kontraŭ mi kaj la Plejpotenculo afliktis min? 22 Tiel Naomi
revenis, kaj kun ŝi ankaŭ Rut, la Moabidino, ŝia bofilino, kiu
revenis el la lando de Moab; kaj ili venis en Bet-Leĥemon je la
komenco de la rikolto de hordeo.

Sekva Ĉapitro →