↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 7

1 Kaj frue matene leviĝis Jerubaal, tio estas Gideon, kaj la tuta
popolo, kiu estis kun li, kaj ili starigis sian tendaron ĉe la
fonto Ĥarod; kaj la tendaro de Midjan estis rilate al li sur la
norda flanko de la monteto More en la valo.

2 Kaj la Eternulo diris al Gideon: La popolo, kiu estas kun vi,
estas tro grandnombra, por ke Mi transdonu la Midjanidojn en
iliajn manojn; eble fieriĝos kontraŭ Mi Izrael, dirante: Mia mano
helpis min. 3 Tial nun proklamu al la oreloj de la popolo jene:
Kiu estas timema kaj tremema, tiu iru returne kaj foriru de la
monto Gilead. Kaj iris returne el la popolo dudek du mil, kaj dek
mil restis.

4 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ankoraŭ estas tro multe da
popolo; konduku ilin malsupren al la akvo, kaj tie Mi ilin
elektos por vi. Pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu iru kun vi--tiu
devas iri kun vi; kaj ĉiu, pri kiu Mi diros al vi: Ĉi tiu ne iru
kun vi--tiu ne devas iri. 5 Kaj li alvenigis la popolon al la
akvo. Kaj la Eternulo diris al Gideon: Ĉiun, kiu lektrinkos akvon
per sia lango, kiel lektrinkas hundo, tiun starigu aparte; ankaŭ
ĉiun, kiu kliniĝos sur siaj genuoj, por trinki. 6 Kaj la nombro
de tiuj, kiuj lektrinkis el la mano al la buŝo, estis tricent
homoj; la tuta cetera popolo kliniĝis sur siaj genuoj, por trinki
la akvon. 7 Kaj la Eternulo diris al Gideon: Per la tricent
homoj, kiuj lektrinkis, Mi helpos vin, kaj Mi transdonos la
Midjanidojn en viajn manojn; kaj la tuta popolo foriru ĉiu al sia
loko. 8 Kaj ili prenis al si la manĝotaĵon de la popolo, kaj
iliajn trumpetojn; kaj ĉiujn Izraelidojn li forsendis ĉiun al lia
tendo, kaj la tricent homojn li retenis. La tendaro de Midjan
estis malsupre de li en la valo.

9 En tiu nokto la Eternulo diris al li: Leviĝu, iru malsupren en
la tendaron; ĉar Mi transdonas ĝin en viajn manojn. 10 Sed se vi
timas malsupreniri, tiam iru vi kun via junulo Pura al la
tendaro, 11 kaj aŭskultu, kion oni parolas; tiam fortiĝos viaj
manoj, kaj vi iros malsupren en la tendaron. Kaj li iris kun sia
junulo Pura al la unua armita taĉmenteto de la tendaro. 12 La
Midjanidoj kaj la Amalekidoj kaj ĉiuj orientanoj kuŝis en la valo
en tia multego, kiel akridoj; kaj iliaj kameloj estis sennombraj,
en tia multego, kiel la sablo sur la bordo de la maro. 13 Gideon
venis, kaj jen unu rakontas al sia kamarado sonĝon, kaj diras: Mi
vidis en sonĝo, ke jen elbakita hordea pano ruliĝis tra la
tendaro de Midjan, kaj venis al tendo, kaj ekfrapis ĝin tiel, ke
ĝi falis, kaj renversis ĝin, kaj la tendo tute kuŝis. 14 Tiam lia
kamarado respondis, dirante: Tio estas nenio alia, nur la glavo
de Gideon, filo de Joaŝ, Izraelido; Dio transdonis en lian manon
la Midjanidojn kaj la tutan tendaron.

15 Kaj kiam Gideon aŭdis la rakonton pri la sonĝo kaj la klarigon
de ĝia signifo, li adorkliniĝis, kaj revenis en la tendaron de la
Izraelidoj, kaj diris: Leviĝu, ĉar la Eternulo transdonis en
viajn manojn la tendaron de Midjan. 16 Kaj li dividis la tricent
homojn en tri taĉmentojn, kaj donis al ĉiuj en la manojn
trumpetojn kaj malplenajn kruĉojn, kun torĉoj interne de la
kruĉoj. 17 Kaj li diris al ili: Rigardu min, kaj faru tion saman,
kion mi faros; jen mi iras al la rando de la tendaro, kaj kion mi
faros, tion faru ankaŭ vi. 18 Kiam mi kaj tiuj, kiuj estas kun
mi, ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trumpetoj
ĉirkaŭ la tuta tendaro, kaj kriu: Pro la Eternulo kaj pro Gideon!

19 Kaj venis Gideon, kaj la cent homoj, kiuj estis kun li, al la
rando de la tendaro en la komenco de la meza noktogardo, kiam ĵus
stariĝis la gardistoj; kaj ili ekblovis per la trumpetoj, kaj
rompis la kruĉojn, kiujn ili havis en la manoj. 20 Tiam ekblovis
la tri taĉmentoj per la trumpetoj kaj rompis la kruĉojn, kaj ili
tenis en la maldekstra mano la torĉojn, kaj en la dekstra la
trumpetojn por blovi, kaj ili kriis: Glavo pro la Eternulo kaj
pro Gideon! 21 Kaj ili staris ĉiu sur sia loko ĉirkaŭ la tendaro;
kaj la tuta tendaranaro ekkuris; kaj ĉiuj ekkriis kaj forkuris.
22 Kaj oni blovis per la tricent trumpetoj, kaj la Eternulo
turnis en la tuta tendaro la glavon de unu kontraŭ alian; kaj la
tendaranoj kuris ĝis Bet-Ŝita, al Cerera, ĝis la limo de Abel-
Meĥola apud Tabat. 23 Kaj oni kunvokis la Izraelidojn el Naftali
kaj el Aŝer kaj el la tuta Manase, kaj ili postkuris la
Midjanidojn. 24 Kaj Gideon sendis senditojn sur la tutan monton
de Efraim, por diri: Kuru renkonte al la Midjanidoj kaj baru al
ili la akvon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. Kaj kolektiĝis ĉiuj
Efraimidoj kaj baris la vojon ĝis Bet-Bara kaj ĝis Jordan. 25 Kaj
ili kaptis Orebon kaj Zeebon, du princojn de Midjan, kaj mortigis
Orebon ĉe la roko de Oreb, kaj Zeebon ili mortigis ĉe la
vinpremejo de Zeeb, kaj persekutis la Midjanidojn; kaj la kapojn
de Oreb kaj Zeeb ili alportis al Gideon trans Jordanon.

Sekva Ĉapitro →