↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Juĝistoj

Ĉapitro 6

1 Kaj la Izraelidoj faris malbonon antaŭ la okuloj de la
Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de Midjan
por la daŭro de sep jaroj. 2 Kaj la mano de Midjan forte premis
Izraelon. Kontraŭ la Midjanidoj la Izraelidoj faris al si la
fendegojn en la montoj kaj la kavernojn kaj la fortikaĵojn. 3 Kaj
kiam la Izraelidoj semis, tiam venadis la Midjanidoj kaj la
Amalekidoj kaj la orientanoj, kaj atakadis ilin, 4 kaj stariĝadis
tendare kontraŭ ili, kaj ekstermadis la produktojn de la tero sur
la tuta spaco ĝis Gaza, kaj ne restigadis porvivaĵon ĉe la
Izraelidoj, nek ŝafon, nek bovon, nek azenon. 5 Ĉar ili venadis
kun siaj brutoj kaj tendoj en multego, simile al akridoj; kaj ili
kaj iliaj kameloj estis sennombraj, kaj ili venadis en la landon,
por dezertigi ĝin. 6 Kaj Izrael tre mizeriĝis de Midjan; kaj la
Izraelidoj ekkriis al la Eternulo.

7 Kaj kiam la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo pro Midjan, 8
tiam la Eternulo sendis profeton al la Izraelidoj, kaj ĉi tiu
diris al ili: Tiel diras la Eternulo, la Dio de Izrael: Mi
venigis vin el Egiptujo, kaj Mi elkondukis vin el la domo de
sklaveco, 9 kaj Mi savis vin el la manoj de la Egiptoj kaj el la
manoj de ĉiuj viaj premantoj, kaj Mi forpelis ilin de vi, kaj Mi
donis al vi ilian landon; 10 kaj Mi diris al vi: Mi estas la
Eternulo, via Dio; ne timu la diojn de la Amoridoj, en kies lando
vi loĝas; sed vi ne obeis Mian voĉon.

11 Kaj venis anĝelo de la Eternulo, kaj sidiĝis sub kverko, kiu
estis en Ofra kaj apartenis al Joaŝ la Abiezrido; lia filo Gideon
estis draŝanta tritikon en vinpremejo, por kaŝi antaŭ la
Midjanidoj. 12 Kaj aperis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj
diris al li: La Eternulo estas kun vi, brava heroo! 13 Kaj Gideon
diris al li: Mia sinjoro! se la Eternulo estas kun ni, tiam kial
trafis nin ĉio ĉi tio? kaj kie estas ĉiuj Liaj mirakloj, pri kiuj
rakontis al ni niaj patroj, dirante: La Eternulo elkondukis ja
nin el Egiptujo? Kaj nun la Eternulo forlasis nin, kaj transdonis
nin en la manojn de Midjan. 14 Kaj la Eternulo Sin turnis al li,
kaj diris: Iru kun ĉi tiu via forto, kaj savu Izraelon el la
manoj de Midjan; jen Mi sendas vin. 15 Kaj tiu diris al Li: Mia
Sinjoro! per kio mi savos Izraelon? mia familio estas ja la plej
mizera en Manase, kaj mi estas la plej juna en la domo de mia
patro! 16 Kaj la Eternulo diris al li: Sed Mi estos kun vi, kaj
vi venkobatos la Midjanidojn kiel unu homon. 17 Kaj li diris al
Li: Se mi akiris Vian favoron, donu al mi pruvosignon, ke tio
estas Vi, kiu parolas kun mi; 18 ne foriru de ĉi tie, ĝis mi
venos al Vi kaj alportos mian oferaĵon kaj metos antaŭ Vin. Kaj
Li diris: Mi restos, ĝis vi revenos. 19 Kaj Gideon venis, kaj
pretigis kapridon kaj macojn el efo da faruno; la viandon li
metis en korbon kaj la brogaĵon li enverŝis en poton, kaj
alportis al Li sub la kverkon kaj proponis. 20 Kaj la anĝelo de
Dio diris al li: Prenu la viandon kaj la macojn kaj metu sur ĉi
tiun rokon, kaj la brogaĵon elverŝu. Kaj li faris tiel. 21 Kaj la
anĝelo de la Eternulo etendis la finon de la bastono, kiu estis
en lia mano, kaj ektuŝis la viandon kaj la macojn; kaj tiam
eliris fajro el la roko kaj konsumis la viandon kaj la macojn;
kaj la anĝelo de la Eternulo foriris de antaŭ liaj okuloj. 22
Tiam Gideon vidis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo; kaj Gideon
diris: Ho ve, mia Sinjoro, ho Eternulo! ĉar mi vidis anĝelon de
la Eternulo, vizaĝon kontraŭ vizaĝo. 23 Sed la Eternulo diris al
li: Paco al vi; ne timu; vi ne mortos. 24 Kaj Gideon konstruis
tie altaron al la Eternulo, kaj donis al ĝi la nomon: La Eternulo
estas Paco. Ĝis la nuna tago ĝi estas ankoraŭ en Ofra de la
Abiezridoj.

25 Kaj en tiu nokto diris al li la Eternulo: Prenu junan bovon de
via patro, kaj alian bovon sepjaran, kaj detruu la altaron de
Baal, kiu estas ĉe via patro, kaj la sanktan stangon, kiu estas
apud ĝi, dehaku; 26 kaj konstruu altaron al la Eternulo, via Dio,
sur la supro de ĉi tiu roko, laŭ la reguloj, kaj prenu la duan
bovon, kaj alportu bruloferon sur la ligno de la sankta stango,
kiun vi dehakos. 27 Kaj Gideon prenis dek homojn el siaj
servantoj, kaj faris, kiel diris al li la Eternulo; sed ĉar li
timis la domanojn de sia patro kaj la urbanojn, por fari tion en
la tago, tial li faris en la nokto. 28 Kiam frue matene la
urbanoj leviĝis, ili ekvidis, ke la altaro de Baal estas
detruita, kaj la sankta stango, kiu estas apud ĝi, estas
dehakita, kaj la dua bovo estas alportita kiel brulofero sur la
konstruita altaro. 29 Kaj ili diris unu al alia: Kiu tion faris?
Kaj ili serĉis kaj demandis, kaj oni diris: Gideon, filo de Joaŝ,
faris tion. 30 Tiam la urbanoj diris al Joaŝ: Elirigu vian filon;
li devas morti, ĉar li detruis la altaron de Baal, kaj ĉar li
dehakis la sanktan stangon, kiu estis apud ĝi. 31 Sed Joaŝ diris
al ĉiuj, kiuj staris antaŭ li: Ĉu vi bezonas batali por Baal? ĉu
vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos ĉi tiun
matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni
detruis lian altaron. 32 Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal,
dirante: Baal batalu kontraŭ li, ĉar li detruis lian altaron.

33 Kaj ĉiuj Midjanidoj kaj Amalekidoj kaj orientanoj kolektiĝis
kune, kaj transiris kaj stariĝis tendare en la valo Jizreel. 34
Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis
per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektiĝis, por
sekvi lin. 35 Kaj li sendis senditojn al la tuta Manase, kaj
ankaŭ ili sekvis lin; kaj li sendis senditojn al Aŝer kaj al
Zebulun kaj al Naftali, kaj ili eliris renkonte. 36 Kaj Gideon
diris al Dio: Se Vi intencas helpi per mia mano Izraelon, kiel Vi
diris, 37 en tia okazo jen mi metas sur la draŝejon tonditan
lanon: se estos roso nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estos
seke, tiam mi scios, ke Vi helpos per mia mano Izraelon, kiel Vi
diris. 38 Kaj tiel fariĝis: kiam la morgaŭan tagon li matene
leviĝis, li elpremis la lanon, kaj elpremis el la lano roson,
plenan kalikon da akvo. 39 Kaj Gideon diris al Dio: Ne koleru
min, se mi ankoraŭ unu fojon ekparolos, kaj ankoraŭ nur unu fojon
faros provon kun la lano: estu sekeco nur sur la lano, kaj sur la
tuta tero estu roso. 40 Kaj Dio faris tiel en tiu nokto: estis
sekeco nur sur la lano, kaj sur la tuta tero estis roso.

Sekva Ĉapitro →