↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 24

1 Kaj al Moseo Li diris: Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron,
Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael, kaj faru
adoron de malproksime. 2 Kaj Moseo sola alproksimiĝu al la
Eternulo; sed ili ne alproksimiĝu, kaj la popolo ne supreniru kun
li. 3 Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo ĉiujn vortojn de
la Eternulo kaj ĉiujn leĝojn. Kaj la tuta popolo respondis per
unu voĉo, kaj ili diris: Ĉion, kion diris la Eternulo, ni faros.
4 Kaj Moseo skribis ĉiujn vortojn de la Eternulo, kaj li leviĝis
frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du
kolonojn laŭ la dek du triboj de Izrael. 5 Kaj li sendis junulojn
el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj buĉis
pacoferojn al la Eternulo, bovidojn. 6 Moseo prenis duonon de la
sango kaj enverŝis en pelvojn, kaj duonon de la sango li
ŝprucigis sur la altaron. 7 Kaj li prenis la libron de la
interligo kaj laŭtlegis ĝin al la popolo, kaj ili diris: Ĉion,
kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. 8 Kaj Moseo prenis la
sangon kaj ŝprucigis sur la popolon, kaj diris: Jen estas sango
de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri ĉiuj tiuj
vortoj. 9 Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj
sepdek el la ĉefoj de Izrael. 10 Kaj ili vidis la Dion de Izrael;
kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro,
kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara. 11 Li ne etendis Sian
manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis
kaj trinkis.

12 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Supreniru al Mi sur la monton
kaj estu tie; kaj Mi donos al vi ŝtonajn tabelojn, kaj la
instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin. 13 Kaj
leviĝis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la
monton de Dio. 14 Kaj al la ĉefoj li diris: Restu ĉi tie, ĝis ni
revenos al vi; kaj jen Aaron kaj Ĥur estas kun vi; kiu havas ian
aferon, tiu venu al ili. 15 Kaj Moseo supreniris sur la monton,
kaj nubo kovris la monton. 16 Kaj la majesto de la Eternulo loĝis
sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li
vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. 17 Kaj la
aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta
sur la supro de la monto antaŭ la okuloj de la Izraelidoj. 18 Kaj
Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la
monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj
kvardek noktoj.

Sekva Ĉapitro →