↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Eliro

Ĉapitro 23

1 Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun
malvirtulo, por esti atestanto de malbonago. 2 Ne sekvu la amason
por malbonaĵoj; kaj en juĝo ne kliniĝu al la opinio de la
plimulto, por dekliniĝi de la vero. 3 Ankaŭ malriĉulon ne favoru
en lia juĝa afero.

4 Se vi renkontos bovon de via malamiko aŭ lian azenon
erarvagantan, rekonduku ĝin al li. 5 Se vi vidos, ke azeno de via
malamiko falis sub sia ŝarĝo, ne forlasu ĝin, sed alportu helpon
kune kun li.

6 Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero. 7 De
mensogaĵo malproksimiĝu, kaj senkulpulon kaj virtulon ne mortigu;
ĉar Mi ne pravigos maljustulon. 8 Donacojn ne akceptu; ĉar
donacoj blindigas vidantojn kaj malĝustigas la aferojn de
virtuloj. 9 Fremdulon ne premu; vi konas ja la animon de
fremdulo, ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.

10 Dum ses jaroj prisemu vian teron kaj rikoltu ĝiajn
produktaĵojn; 11 sed en la sepa jaro ripozigu ĝin kaj ne tuŝu
ĝin, por ke manĝu la malriĉuloj el via popolo, kaj la restaĵon
manĝu la bestoj de la kampo. Tiel same agu kun via vinberejo kaj
kun via olivarbejo. 12 Dum ses tagoj faru viajn laborojn, kaj en
la sepa tago festu, por ke ripozu via bovo kaj via azeno kaj por
ke refreŝiĝu la filo de via sklavino kaj la fremdulo. 13 Kaj
ĉion, kion Mi diris al vi, observu; kaj la nomon de aliaj dioj ne
citu, ĝi ne estu aŭdata el via buŝo.

14 Tri fojojn festu al Mi dum la jaro. 15 La feston de la macoj
observu; dum sep tagoj manĝu macojn, kiel Mi ordonis al vi, en la
difinita tempo en la monato Abib (ĉar en tiu tempo vi eliris el
Egiptujo); kaj oni ne aperu antaŭ Mi kun malplenaj manoj; 16
ankaŭ la feston de la rikolto de la unuaj fruktoj de via laboro,
de tio, kion vi semos sur la kampo; kaj la feston de kolekto en
la fino de la jaro, kiam vi kolektos viajn laborfruktojn el la
kampo. 17 Tri fojojn ĉiujare aperu ĉiuj viaj virseksuloj antaŭ la
Sinjoro, la Eternulo.

18 Ne verŝu sur fermentaĵon la sangon de Mia ofero; kaj la graso
de Mia festofero ne restu ĝis mateno. 19 La komencaĵon de la
unuaj fruktoj de via tero alportu en la domon de la Eternulo, via
Dio. Ne kuiru kapridon en la lakto de ĝia patrino.

20 Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj
por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis. 21 Gardu vin antaŭ
lia vizaĝo kaj aŭskultu lian voĉon; ne incitu lin, ĉar li ne
pardonos vian pekon; ĉar Mia nomo estas en li. 22 Sed se vi
aŭskultos lian voĉon, kaj faros ĉion, kion Mi diros, tiam Mi
malamikos kontraŭ viaj malamikoj kaj premos viajn premantojn. 23
Kiam Mia anĝelo iros antaŭ vi, kaj Mi venigos vin al la Amoridoj,
la Ĥetidoj, la Perizidoj, la Kanaanidoj, la Ĥividoj, kaj la
Jebusidoj, kaj Mi ilin ekstermos: 24 ne adoru iliajn diojn kaj ne
servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu
iliajn statuojn. 25 Kaj servu la Eternulon, vian Dion, kaj Li
benos vian panon kaj vian akvon; kaj Mi forigos malsanon el via
mezo. 26 Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron
de viaj tagoj Mi faros plena. 27 Mian teruron Mi sendos antaŭ vi,
kaj Mi konfuzos ĉiun popolon, al kiu vi venos, kaj ĉiujn viajn
malamikojn Mi turnos al vi dorse. 28 Kaj Mi sendos krabrojn antaŭ
vi, kaj ili forpelos la Ĥividojn kaj la Kanaanidojn kaj la
Ĥetidojn de antaŭ vi. 29 Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu
jaro, por ke la tero ne fariĝu senhoma kaj por ke ne multiĝu
kontraŭ vi la bestoj de la kampo. 30 Iom post iom Mi forpelos
ilin de antaŭ vi, ĝis vi multiĝos kaj posedos la landon. 31 Kaj
Mi faros viajn limojn de la Ruĝa Maro ĝis la Maro Filiŝta, kaj de
la dezerto ĝis la Rivero; ĉar Mi transdonos en viajn manojn la
loĝantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaŭ vi. 32 Ne
faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj. 33 Ili ne loĝu en via
lando, por ke ili ne pekigu vin kontraŭ Mi; se vi servos iliajn
diojn, tio fariĝos kaptilo por vi.

Sekva Ĉapitro →