↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 26

1 Estis malsato en la lando, krom la antaŭa malsato, kiu estis en
la tempo de Abraham. Kaj Isaak iris al Abimeleĥ, la reĝo de la
Filiŝtoj, en Gerar. 2 Kaj la Eternulo aperis al li, kaj diris: Ne
iru Egiptujon, loĝu en la lando, pri kiu Mi diros al vi. 3 Vivu
kiel fremdulo en ĉi tiu lando, kaj Mi estos kun vi, kaj Mi benos
vin; ĉar al vi kaj al via idaro Mi donos ĉiujn ĉi tiujn landojn,
kaj Mi plenumos la ĵuron, kiun Mi ĵuris al via patro Abraham. 4
Kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo, kaj
Mi donos al via idaro ĉiujn ĉi tiujn landojn, kaj beniĝos per via
idaro ĉiuj popoloj de la tero; 5 pro tio, ke Abraham obeis Mian
voĉon, kaj plenumadis Miajn aranĝojn, Miajn leĝojn, kaj Miajn
instruojn. 6 Kaj Isaak ekloĝis en Gerar. 7 Kaj kiam la homoj de
tiu loko demandis pri lia edzino, li diris: Ŝi estas mia fratino;
ĉar li timis diri: Mia edzino; por ke la homoj de la loko ne
mortigu lin pro Rebeka, ĉar ŝi estis belaspekta. 8 Unu fojon,
kiam li estis tie jam de longa tempo, Abimeleĥ, la reĝo de la
Filiŝtoj, rigardis tra la fenestro, kaj vidis, ke Isaak amuziĝas
kun sia edzino Rebeka. 9 Tiam Abimeleĥ vokis Isaakon, kaj diris:
Jen, ŝi estas ja via edzino; kial do vi diris: Ŝi estas mia
fratino? Kaj Isaak diris al li: Ĉar mi pensis, ke eble mi mortos
pro ŝi. 10 Kaj Abimeleĥ diris: Kion do vi faris al ni! preskaŭ
jam kuŝiĝis unu el la popolo kun via edzino, kaj vi venigus sur
nin krimon. 11 Kaj Abimeleĥ faris ordonon al la tuta popolo jene:
Kiu tuŝos ĉi tiun viron aŭ lian edzinon, tiu mortos. 
12 Kaj Isaak
semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran
rikolton; kaj la Eternulo lin benis. 13 Kaj tiu homo grandiĝis
kaj ĉiam pli kaj pli grandiĝadis, ĝis li fariĝis tre granda. 14
Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj
kaj grandan servistaron; kaj la Filiŝtoj enviis lin. 15 Kaj ĉiujn
putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia
patro Abraham, la Filiŝtoj ŝtopis kaj plenigis ilin per tero. 16
Tiam Abimeleĥ diris al Isaak: Foriru de ni, ĉar vi fariĝis multe
pli forta ol ni. 17 Kaj Isaak foriris de tie kaj aranĝis siajn
tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li ekloĝis. 18 Kaj Isaak
denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de
lia patro Abraham kaj la Filiŝtoj ŝtopis post la morto de
Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al
ili lia patro. 19 Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj
trovis tie puton kun freŝa akvo. 20 Kaj disputis la paŝtistoj de
Gerar kun la paŝtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la
akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, ĉar oni disputis
pri ĝi. 21 Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaŭ pri ĝi ili
disputis; kaj oni donis al ĝi la nomon Sitna. 22 Kaj ili foriĝis
de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri ĝi oni ne disputis. Kaj
li donis al ĝi la nomon Reĥobot, dirante: Nun la Eternulo donis
al ni vastan lokon, kaj ni multiĝos sur la tero. 23 Kaj de tie li
formigris al Beer-Ŝeba. 24 Kaj aperis al li la Eternulo en tiu
nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu,
ĉar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron
pro Abraham, Mia servanto. 25 Kaj li konstruis tie altaron kaj
preĝis al la Eternulo. Kaj li aranĝis tie sian tendon, kaj la
sklavoj de Isaak elfosis tie puton. 
26 Kaj Abimeleĥ iris al li el
Gerar, kaj ankaŭ lia amiko Aĥuzat kaj lia militestro Piĥol. 27
Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas
kaj forpelis min de vi. 28 Kaj ili diris: Ni vidis, ke la
Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu ĵuro inter ni, inter
ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi, 29 ke vi ne faru al ni
malbonon, kiel ni vin ne tuŝis kaj kiel ni faris al vi nur bonon
kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
30 Kaj li faris por ili festenon, kaj ili manĝis kaj trinkis. 31
Kaj ili leviĝis frue matene kaj ĵuris al si reciproke. Kaj Isaak
lasis ilin foriri, kaj ili foriris de li en paco. 32 Kaj en tiu
tago venis la sklavoj de Isaak, kaj raportis al li pri la puto,
kiun ili elfosis, kaj diris al li: Ni trovis akvon. 33 Kaj li
donis al ĝi la nomon Ŝiba; pro tio la nomo de la urbo estas Beer-
Ŝeba ĝis hodiaŭ.

34 Kiam Esav havis la aĝon de kvardek jaroj, li prenis kiel
edzinojn Jehuditon, filinon de Beeri la Ĥetido, kaj Basmaton,
filinon de Elon la Ĥetido. 35 Kaj ili multe ĉagrenis Isaakon kaj
Rebekan.

Sekva Ĉapitro →