↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Genezo

Ĉapitro 25

1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. 2
Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj
Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon. 3 Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba
kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj,
kaj Leumidoj. 4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj
Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
5 Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak. 6 Kaj al la
filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis
ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon
orientan. 7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn
li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj. 8 Kaj Abraham
konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de
vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo. 9 Kaj enterigis lin liaj
filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ
Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido. 10 Sur la
kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas
enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara. 11 Kaj post la morto de
Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de
la Vivanto-Vidanto.

12 Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun
Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; 13 kaj
jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj
generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj
Adbeel kaj Mibsam 14 kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa, 15 Ĥadad kaj
Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. 16 Tio estas la filoj de Iŝmael,
kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du
princoj super siaj gentoj. 17 Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael
estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj
alkolektiĝis al sia popolo. 18 Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur,
kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj
fratoj li loĝis.

19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de
Abraham naskiĝis Isaak. 20 Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek
jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la
Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. 21 Kaj
Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis
senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino
Rebeka gravediĝis. 22 Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno,
kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi
iris, por demandi la Eternulon. 23 Kaj la Eternulo diris al ŝi:

     Du popoloj estas en via ventro,
     Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno;
     Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua,
     Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

24 Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke
ĝemeloj estas en ŝia ventro. 25 Kaj la unua eliris ruĝa, li estis
tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. 26
Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de
Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon
de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis. 27 Kaj la knaboj grandiĝis;
kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo
kvieta, sidanta en la tendo. 28 Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li
manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon. 29 Kaj Jakob
kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. 30
Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo,
ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. 31 Kaj
Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon. 32 Kaj Esav
diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la
unuenaskitecon? 33 Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu
ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. 34 Kaj Jakob
donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj
trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la
unuenaskitecon.

Sekva Ĉapitro →