<< 2a Johano | La Nova Testamento | Judas >>

1

La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.

2 Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo. 3 Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero. 4 Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

5 Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj, 6 kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio, 7 ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj. 8 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

9 Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas. 10 Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas. 11 Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion. 12 Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.

13 Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano; 14 sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.

Sekva Libro