↑ Enhavo

Apokalipso

DE SANKTA JOHANO

Ĉapitro 1

1 Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al
siaj servistoj tion, kio devas baldaŭ okazi; kaj Li sendis kaj
montris ĝin per Sia anĝelo al Sia servisto Johano, 2 kiu atestis
la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri ĉio, kion li
vidis. 3 Feliĉaj estas la leganto kaj la aŭskultantoj de la
vortoj de la profetaĵo kaj la observantoj de la skribitaĵoj en
ĝi; ĉar la tempo estas proksima.

4 Johano al la sep eklezioj en Azio: Graco al vi kaj paco de Tiu,
kiu estas kaj estis kaj venos; kaj de la sep spiritoj antaŭ Lia
trono; 5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita
el la mortintoj, kaj la reganto de la reĝoj de la tero. Al tiu,
kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango, 6 kaj
faris nin regno, pastroj al lia Dio kaj Patro; al li la gloro kaj
la potenco por ĉiam kaj eterne. Amen. 7 Jen li venas kun la
nuboj; kaj lin vidos ĉiu okulo, kaj tiuj, kiuj lin trapikis; kaj
ĉiuj gentoj de la tero ploros pro li. Vere, Amen.

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu
estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

9 Mi, Johano, via frato kaj partoprenanto kun vi en la aflikto
kaj regno kaj pacienco de Jesuo, estis sur la insulo nomata
Patmos pro la vorto de Dio kaj la atesto de Jesuo. 10 Mi min
trovis en la Spirito en la tago de la Sinjoro, kaj mi aŭdis
malantaŭ mi grandan voĉon kvazaŭ de trumpeto, 11 dirantan: Kion
vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj: al
Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes
kaj al Filadelfia kaj al Laodikea. 12 Kaj mi min turnis, por vidi
la voĉon, kiu parolis kun mi. Kaj turniĝinte, mi vidis sep orajn
lampingojn; 13 kaj meze de la sep lampingoj iun similan al la
Filo de homo, vestitan ĝispiede, kaj zonitan ĉirkaŭ la brusto per
ora zono. 14 Kaj lia kapo kaj liaj haroj estis blankaj kiel
blanka lano, kiel neĝo; kaj liaj okuloj estis kiel fajra flamo;
15 kaj liaj piedoj estis kiel brilanta latuno, kvazaŭ rafinita en
forno; kaj lia voĉo estis kiel voĉo de multaj akvoj. 16 Kaj li
havis en sia dekstra mano sep stelojn; kaj el lia buŝo eliris
akra dutranĉa glavo; kaj lia aspekto estis kiel brilas la suno en
sia forteco. 17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis ĉe liaj piedoj
kvazaŭ senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min,
dirante: Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la
vivanta; kaj mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por
ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de
Hades. 19 Skribu do tion, kion vi vidis, kaj kio estas, kaj kio
okazos poste; 20 la misteron de la sep steloj, kiujn vi vidis en
mia dekstra mano, kaj la sep orajn lampingojn. La sep steloj
estas la anĝeloj de la sep eklezioj; kaj la sep lampingoj estas
la sep eklezioj.

Sekva Ĉapitro →