↑ Enhavo

II. Johano

Ĉapitro 1

1 La presbitero al la elektita sinjorino kaj ŝiaj infanoj, kiujn
mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaŭ ĉiuj, kiuj konas la
veron; 2 pro la vero restanta en ni, kaj ĝi estos ĉe ni por ĉiam:
3 Graco, kompato, paco, estos ĉe ni, de Dio, la Patro, kaj de
Jesuo Kristo, la Filo de la Patro, en vero kaj amo.

4 Mi treege ĝojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn
en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro. 5 Kaj
nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaŭ novan ordonon
al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la
alian. 6 Kaj jen estas la amo: ke ni iradu laŭ Liaj ordonoj. Tio
estas la ordono, tiu sama, kiun vi aŭdis de la komenco, ke vi
iradu en ĝi. 7 Ĉar multaj delogantoj eliris en la mondon, kiuj ne
konfesas Jesuon Kriston venantan en karno. Tio estas la deloganto
kaj la antikristo. 8 Gardu vin, ke vi ne perdu viajn
elfaritaĵojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon. 9 Ĉiu, kiu
iras antaŭen kaj ne restas en la instruado de Kristo, ne havas
Dion; kiu restas en la instruado, tiu havas kaj la Patron kaj la
Filon. 10 Se iu al vi venas kaj ne kunportas ĉi tiun instruadon,
ne ricevu lin en la domon, kaj al li ne donu salutan vorton; 11
ĉar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj
malbonfaroj.

12 Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero
kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizaĝon kontraŭ
vizaĝo, por ke via ĝojo estu plena. 13 Salutas vin la infanoj de
via fratino, la elektita.