↑ Enhavo

Jakobo

Ĉapitro 1

1 Jakobo, servisto de Dio kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo, al la
dek du triboj, kiuj estas dispelitaj: Saluton!

2 Rigardu ĉion kiel ĝojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en
diversajn tentojn, 3 sciante, ke la provado de via fido faras
paciencon. 4 Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke
vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

5 Sed se al iu el vi mankas saĝeco, li petu Dion, kiu donacas al
ĉiuj malavare kaj ne riproĉas, kaj ĝi estos al li donata. 6 Sed
li petu en fido, neniel dubante; ĉar la dubanto similas ondon de
la maro, ventopelatan kaj skuatan. 7 Ĉar tiu homo ne pensu, ke li
ricevos ion de la Sinjoro-- 8 duoblanima homo, ŝanceliĝa en ĉiuj
siaj vojoj.

9 Sed la malaltranga frato ĝoju pri sia alteco; 10 kaj la riĉulo
pri sia humiliĝo; ĉar kiel floro de herbo li forpasos. 11 Ĉar la
suno leviĝas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj ĝia
floro falas, kaj la gracio de ĝia formo pereas; tiel ankaŭ la
riĉulo velkos en siaj vojoj.

12 Feliĉa estas la homo, kiu elportas tenton; ĉar kiam li estos
elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis
al tiuj, kiuj lin amas. 13 Neniu diru, kiam li estas tentata: Mi
estas tentata de Dio; ĉar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj
Li mem tentas neniun; 14 sed ĉiu estas tentata, kiam li estas
fortirata de sia dezirado, kaj delogata. 15 Tiam la dezirado,
gravediĝinte, naskas pekon; kaj la peko, maturiĝinte, naskas
morton. 16 Ne trompiĝu, miaj amataj fratoj. 17 Ĉiu bona donaĵo
kaj ĉiu perfekta donaco estas de supre, malsuprenvenante de la
Patro de lumoj, ĉe kiu ne povas ekzisti ŝanĝo, nek ombro de
sinturnado. 18 Laŭ Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de
la vero, por ke ni estu kvazaŭ unuaaĵo de Liaj kreitaĵoj.

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed ĉiu rapidu aŭdi,
malrapidu paroli, malrapidu koleri; 20 ĉar la kolero de homo ne
efektivigas la justecon de Dio. 21 Tial, formetinte ĉian
malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la
enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn. 22 Sed estu
plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj, trompantaj vin
mem. 23 Ĉar se iu estas aŭskultanto de la vorto, kaj ne
plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizaĝon en
spegulo; 24 ĉar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas,
kia li estis. 25 Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan
leĝon, la leĝon de libereco, kaj tiel restas, ne estante
aŭskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu
estos benata en sia faro. 26 Se iu ŝajnas al si religia, ne
bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio
estas vanta. 27 Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj
Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj
sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.

Sekva Ĉapitro →