↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 13

1 La fratamo daŭradu. 2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per
tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante. 3 Memoru la katenitojn,
kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ
estas en la korpo. 4 Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito
estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos. 5 Estu
via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas;
ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 6 Tial
ni kuraĝas diri:

     La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos;
     Kion faros al mi homo?

7 Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio;
kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero. 8
Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco. 9 Ne
forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke
la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne
profitis la okupiĝantaj pri ili. 10 Ni havas altaron, el kiu la
servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi. 11 Ĉar la
korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata
de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro. 12
Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra
sango, ekster la pordego suferis. 13 Tial ni eliru al li ekster
la tendaro, portante lian riproĉon. 14 Ĉar ĉi tie ni ne havas
restantan urbon, sed estontan ni serĉas. 15 Per li do ni oferu al
Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj
konfesantaj al lia nomo. 16 Sed ne forgesu la bonfaradon kaj
kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio. 17 Obeu al tiuj, kiuj
vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ
liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne
ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.

18 Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon,
dezirante en ĉio honeste vivi. 19 Sed des pli urĝe mi petegas vin
fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.

20 Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan
paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la
eterna interligo, 21 perfektigu vin en ĉia bona laboro, por
plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per
Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

22 Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar
mi skribis al vi per malmulte da vortoj. 23 Sciu, ke estas
liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin
vidos.

24 Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj
estas el Italujo, vin salutas.

25 Graco estu kun vi ĉiuj. Amen.