↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Hebreoj

Ĉapitro 11

1 Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne
vidataj. 2 Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston. 3 Per
la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de
Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el
aperantaĵoj. 4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon
ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio
atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ
parolas. 5 Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi
morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar
antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio;
6 kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke
tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas
rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas. 7 Per la fido
Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo
konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis
la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido. 8 Per la
fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis
ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li
iras. 9 Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la
promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj
Jakob, kunheredantoj de la sama promeso; 10 ĉar li serĉis la
urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj
konstruanto estas Dio. 11 Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis
kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la
Promesinton fidela; 12 sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ
malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo
laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro,
nekalkulebla.

13 Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed
vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili
estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero. 14 Ĉar tiuj, kiuj
parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas. 15 Kaj
se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili
havus ian okazon por reiri. 16 Sed nun pli bonan landon ili
celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata
ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.

17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu
akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18 nome
tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron; 19
pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie
ankaŭ li en similaĵo lin retrovis. 20 Per la fido Isaak benis
Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj. 21 Per la fido Jakob,
mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur
la supro de sia bastono. 22 Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia
vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj
ordonis. 23 Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri
monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj
ne timis la dekreton de la reĝo. 24 Per la fido Moseo,
plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, 25
plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la
kelktempan ĝuadon de peko, 26 taksante la riproĉon de Kristo
pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la
estonta rekompenco. 27 Per la fido li forlasis Egiptujon, ne
timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante
Tiun, kiu ne estas videbla. 28 Per la fido li observis la Paskon
kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne
tuŝu ilin. 29 Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ
sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis. 30 Per la fido la
muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn. 31 Per la fido la
malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la
spionojn kun paco. 
32 Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi
tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj
David kaj Samuel kaj la profetoj; 33 kiuj pere de fido venkis
regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn
de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la
tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj
en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35 Virinoj
rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis
turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan
releviĝon; 36 kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj
ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo; 37 ili estis ŝtonmortigataj,
dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili
ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate,
dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en
dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero. 39 Kaj
ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la
promeson, 40 ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili
sen ni ne estu perfektigataj.

Sekva Ĉapitro →