↑ Enhavo

Filemon

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al
Filemon, nia amato kaj kunlaboranto, 2 kaj al Apfia, la fratino,
kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo: 3
Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo
Kristo.

4 Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj, 5
aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro
Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj; 6 por ke la partoprenado en via fido
fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por
Kristo. 7 Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via
amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia.

8 Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi
tion, kio estas konvena, 9 tamen pro la amo mi preferas petegi
tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro
Kristo Jesuo; 10 mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi
naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo, 11 kiu estis iam
senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi; 12 mi ĵus
resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron; 13 lin mi
volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi
helpanto en la ligiloj de la evangelio; 14 sed mi nenion volis
fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga,
sed laŭvola. 15 Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi
por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam; 16 jam ne kiel
sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan,
precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la
Sinjoro. 17 Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel
same, kiel min mem. 18 Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ
ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton; 19 mi, Paŭlo,
skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al
vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem. 20 Jes, frato mia,
lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron
en Kristo. 21 Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke
vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras. 22 Sed krom tio pretigu
por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj,
estos donita al vi.

23 Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo, 24
Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.

25 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.
Amen.