↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Timoteo

Ĉapitro 3

1 Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras
bonan laboron. 2 Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu
edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, 3 ne
vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne
monamanto; 4 reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn
gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco 5 (sed se iu ne scias regi
sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); 6 ne
novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la
kondamnon de la diablo. 7 Krom tio li devas havi bonan ateston de
la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la
diablo. 8 Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke
parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;
9 tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. 10 Kaj tiuj
ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili
estos neriproĉeblaj. 11 Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne
kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio. 12 La diakonoj estu edzoj
de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn
domojn. 13 Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al
si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en
Kristo Jesuo.

14 Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ, 15 sed
se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en
la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono
kaj bazo de la vero. 16 Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero
de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la
spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj,
prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

Sekva Ĉapitro →