↑ Enhavo

I. Timoteo

Ĉapitro 1

1 Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia
Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero, 2 al Timoteo, mia vera
filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de
Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

3 Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por
ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon, 4
nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas
diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la
fido--tiel faru. 5 Sed la celo de la admono estas amo el pura
koro kaj bona konscienco kaj sincera fido; 6 kion maltrafinte,
kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado, 7 dezirante esti
instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili
diras, nek tion, pri kio ili faras aserton. 8 Sed ni scias, ke la
leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas, 9 sciante, ke la leĝo
ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj,
malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por
patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 10
malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj,
falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino; 11
laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.

12 Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas,
tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado; 13
kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj
insultanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris
nesciante kaj nekredante; 14 kaj la graco de nia Sinjoro abunde
sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo. 15
Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo
envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la
ĉefa; 16 tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi,
kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel
ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo. 17
Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu
honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.

18 Ĉi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laŭ la
profetaĵoj, kiuj antaŭiris sur vin, ke per ili vi militadu la
bonan militon, 19 tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun
forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la fidon; 20 el
kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano,
por ke ili lernu ne blasfemi.

Sekva Ĉapitro →