↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Koloseanoj

Ĉapitro 4

1 Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justaĵon kaj egalaĵon, sciante,
ke vi ankaŭ havas Sinjoron en la ĉielo.

2 En preĝado persistu, viglante en ĝi kun danko; 3 preĝante
samtempe ankaŭ pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la
vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaŭ
enkatenita; 4 por ke mi klarigu ĝin, kiel mi devus paroli. 5
Iradu en saĝeco rilate al la eksteruloj, elaĉetante la tempon. 6
Via parolo estu ĉiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu,
kiel vi devus respondi al ĉiu.

7 Pri ĉiuj miaj aferoj sciigos vin Tiĥiko, la amata frato kaj
fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro, 8 kiun mi sendis al
vi ĝuste por tio, ke vi sciiĝu pri nia farto, kaj ke li konsolu
viajn korojn, 9 kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu
estas el vi. Ili sciigos vin pri ĉiuj ĉi tieaj aferoj.

10 Salutas vin Aristarĥo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de
Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn: se li venos al vi, akceptu
lin), 11 kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido;
tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj
estis al mi konsolilo. 12 Salutas vin Epafras, kiu estas el vi,
servisto de Kristo Jesuo, ĉiam klopodeganta pro vi en siaj
preĝoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo
de Dio. 13 Ĉar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro
vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis. 14
Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas. 15 Salutu la
fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.
16 Kaj kiam la epistolo estos legita ĉe vi, faru, ke ĝi estu
legata ankaŭ en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaŭ legu la
epistolon el Laodikea. 17 Kaj diru al Arĥipo: Zorgu pri la
diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu ĝin.

18 La saluto per la propra mano de mi, Paŭlo. Memoru miajn
katenojn. Graco estu kun vi.