↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Filipianoj

Ĉapitro 4

1 Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia ĝojo kaj mia
krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

2 Mi admonas Eŭodian, kaj mi admonas Sintiĥen, ke ili estu
unuanimaj en la Sinjoro. 3 Kaj mi petegas vin ankaŭ, sincera
kunjugulo, helpu tiujn virinojn, ĉar ili kunlaboris kun mi en la
evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies
nomoj estas en la libro de vivo.

4 Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. 5 Via mildeco
estu konata al ĉiuj. La Sinjoro estas proksima. 6 Pri nenio
trozorgu; sed pri ĉio, per preĝo kaj peto kun dankesprimo, viaj
deziroj sciiĝu al Dio. 7 Kaj la paco de Dio, kiu superas ĉian
intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

8 Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn
justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas
ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu. 9 Kion vi lernis kaj
ricevis kaj aŭdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco
estos kun vi.

10 Sed mi forte ĝojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian
zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna
tempo. 11 Tamen mi ne parolas rilate bezonon; ĉar mi lernis, en
kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta. 12 Mi scias
humiliĝi, kaj mi scias ankaŭ esti en abundeco; ĉie kaj ĉiel mi
lernis la sekreton pleniĝi kaj malsati, havi abundon kaj havi
mankon. 13 Mi ĉion povas fari en tiu, kiu min fortikigas. 14
Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado. 15 Kaj
vi mem, Filipianoj, ankaŭ scias, ke en la komenco de la
evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio
komunikiĝis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;
16 ĉar eĉ en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia
bezono. 17 Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton,
kiu plimultiĝos por via profito. 18 Sed mi havas ĉion, kaj estas
en abundeco; mi jam pleniĝis, ricevinte per Epafrodito vian
senditaĵon, agrablan odoraĵon, oferon akceptindan, kiu plaĉas al
Dio. 19 Kaj mia Dio satigos ĉian vian bezonon, laŭ Sia riĉo en
gloro en Kristo Jesuo. 20 Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por
ĉiam kaj eterne. Amen.

21 Salutu ĉiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas
kun mi, vin salutas. 22 Ĉiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj,
kiuj estas el la domanaro de Cezaro.

23 La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.