↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Galatoj

Ĉapitro 6

1 Fratoj, eĉ se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas
spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin,
ĉiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj. 2 Reciproke subtenadu
viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. 3 Ĉar,
se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaŭ li estas io, li sin
trompas. 4 Sed ĉiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li
havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo. 5 Ĉar
ĉiu devas subteni sian propran portaĵon.

6 Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun
tiu, kiu lin instruas, en ĉiuj bonaĵoj. 7 Ne trompiĝu; Dio ne
estas mokata; ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos. 8
Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon;
sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan
vivon. 9 Kaj ni ne laciĝu en bonfarado; ĉar ĝustatempe ni
rikoltos, se ni ne senfortiĝos. 10 Tial laŭ nia oportuna tempo ni
bonfaradu al ĉiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio
de la fido.

11 Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane. 12
Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin
cirkumcidiĝi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco
de Kristo. 13 Ĉar eĉ tiuj mem, kiuj cirkumcidiĝas, ne observas la
leĝon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidiĝu, por ke ili fanfaronu
pri via karno. 14 Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco
de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al
mi, kaj mi al la mondo. 15 Ĉar nek cirkumcido nek necirkumcido
estas io, sed nova kreitaĵo. 16 Kaj kiuj irados laŭ tiu regulo,
paco kaj kompato estu sur ili ĉiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

17 De nun neniu min ĝenu, ĉar mi portas en mia korpo la signojn
de Jesuo.

18 La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito,
fratoj. Amen.