↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Galatoj

Ĉapitro 4

1 Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas
infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de
ĉio; 2 sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, ĝis la
templimo difinita de la patro. 3 Tiel ankaŭ ni, dum ni estis
infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo; 4 sed
kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el
virino naskitan, sub leĝo naskitan, 5 por reaĉeti tiujn, kiuj
estas sub la leĝo, por ke ni ricevu la filadopton. 6 Kaj ĉar vi
estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn
korojn, kriantan, Aba, Patro! 7 Tiel ke ĉiu el vi estas jam ne
sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaŭ heredanto per Dio.

8 Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj
nature ne estas dioj; 9 sed jam nun konante Dion, aŭ pli ĝuste,
de Dio konate, kial vi returniĝas al la malfortaj kaj mizeraj
elementoj, al kiuj vi deziras denove sklaviĝi? 10 Vi observas
tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn. 11 Mi timas pri vi,
ke eble mi vane laboris ĉe vi.

12 Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, ĉar mi ankaŭ estas kiel
vi. Vi neniel al mi malbonfaris; 13 sed vi scias, ke pro
malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la
evangelion; 14 kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis
nek abomenis, sed kvazaŭ anĝelon de Dio vi akceptis min, kvazaŭ
Kriston Jesuon. 15 Kie do estas via singratulado? mi atestas al
vi, ke se estus eble, vi estus elŝirintaj viajn okulojn kaj
donintaj ilin al mi. 16 Ĉu mi do per verdirado fariĝis al vi
malamiko? 17 Ili fervore serĉas vin, ne bone; ili eĉ volas
elŝlosi vin, por ke vi serĉu ilin. 18 Sed estas bone esti fervore
serĉata ĉiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas ĉe vi.
19 Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, ĝis
Kristo formiĝos en vi, 20 mi tute deziris esti ĉe vi nun, kaj
ŝanĝi mian voĉon; ĉar vere mi dubas pri vi.

21 Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la leĝo, ĉu vi ne
aŭskultas la leĝon? 22 Ĉar estas skribite, ke Abraham havis du
filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino. 23 Tamen tiu
el la sklavino naskiĝis laŭ la karno, sed ĉi tiu el la liberulino
naskiĝis per promeso. 24 Ĉi tio enhavas alegorion; ĉar la du
virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco
naskante, kiu estas Hagar. 25 Ĉar tiu Hagar estas la monto Sinaj
en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, ĉar ŝi estas
sklavigita kune kun siaj infanoj. 26 Sed la supera Jerusalem
estas libera, kiu estas patrino nia. 27 Estas ja skribite:

     Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis,
     Sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferas
          naskodoloron;
     Ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta
          edzon.

28 Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.
29 Sed kiel tiam la laŭ karno naskita persekutis la
laŭspiritulon, tiel estas ankaŭ nuntempe. 30 Sed kion diras la
Skribo? Forpelu la sklavinon kaj ŝian filon; ĉar la filo de la
sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino. 31 Tial,
fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

Sekva Ĉapitro →