↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

II. Korintanoj

Ĉapitro 2

1 Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en
malĝojo. 2 Ĉar se mi vin malĝojigas, kiu do min ĝojigas, krom
tiu, kiu estas malĝojigata de mi? 3 Kaj mi skribis tion saman,
por ke, veninte, mi ne havu malĝojon de tiuj, pri kiuj mi devus
ĝoji, fidante pri vi ĉiuj, ke mia ĝojo estas la ĝojo de vi ĉiuj.
4 Ĉar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun
multaj larmoj, ne por ke vi malĝoju, sed ke vi sciu la amon, kiun
mi havas al vi abunde.

5 Sed se iu kaŭzis malĝojon, li kaŭzis malĝojon ne al mi, sed
parte (por ne tro forte vin premi) al vi ĉiuj. 6 Sufiĉa al tia
homo estas tiu puno, farita de la plimulto; 7 pro tio, kontraŭe,
vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel
forglutiĝu per sia troa malĝojo. 8 Tial mi petegas vin, ke vi
konfirmu al li vian amon. 9 Ĝuste por tio mi ja skribis, ke mi
vin provu, ĉu vi en ĉio estas obeemaj. 10 Sed al kiu vi pardonas
ion, mi ankaŭ; ĉar kion mi ankaŭ pardonis, se mi ion pardonis, mi
tion faris pro vi antaŭ Kristo, 11 por ke Satano ne gajnu
profiton kontraŭ ni: ĉar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

12 Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de
Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo, 13 mi ne
ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton
Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo. 14 Sed danko
estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj
montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo. 15 Ĉar ni estas al
Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; 16
al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al
vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio? 17 Ĉar ni ne similas al
multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco,
kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.

Sekva Ĉapitro →