↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 8

1 Nun rilate al oferitaĵoj al idoloj: Ni scias, ke ni ĉiuj havas
scion. La scio bloveŝveligas, sed la amo edifas. 2 Se iu opinias,
ke li scias ion, tiu ankoraŭ ne tiel scias, kiel li devus scii; 3
sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li. 4 Rilate do la
manĝadon de la idoloferitaĵoj, ni scias, ke idolo estas neniaĵo
en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu. 5 Ĉar kvankam estas
tiel nomataj dioj, ĉu en la ĉielo aŭ sur la tero, kiel estas dioj
multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj, 6 tamen por ni estas unu
Dio, la Patro, el kiu estas ĉio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro,
Jesuo Kristo, per kiu estas ĉio, kaj ni per li. 7 Tamen ne ĉe
ĉiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia ĝisnuna kutimiĝo al la
idolo, manĝas la manĝaĵon kiel oferitaĵon al idolo; kaj ilia
konscienco, estante malforta, malpuriĝas. 8 Sed manĝaĵo ne
rekomendos nin al Dio; ĉar ni havas nek mankon, se ni ne manĝas,
nek profiton, se ni manĝas. 9 Sed gardu vin, por ke ĉi tiu via
libereco ne fariĝu faligilo por la malfortuloj. 10 Ĉar se iu
vidas vin, kiu havas scion, sidantan ĉe manĝo en idolejo, ĉu lia
konscienco, se li estas malforta, ne kuraĝiĝos manĝi
idoloferitaĵojn? 11 Pro via scio do pereas la malfortulo, la
frato, pro kiu Kristo mortis. 12 Kaj tiamaniere, pekante kontraŭ
la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas
kontraŭ Kristo. 13 Tial se manĝaĵo maledifas mian fraton, mi
neniam plu manĝos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

Sekva Ĉapitro →