↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

I. Korintanoj

Ĉapitro 3

1 Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed
kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2 Mi nutris vin
per lakto, ne per manĝaĵoj; ĉar vi ankoraŭ tion ne kapablis; kaj
eĉ nun vi ne kapablas; 3 ĉar vi estas ankoraŭ karnaj; ĉar dum
ekzistas inter vi ĵaluzo kaj malpaco, ĉu vi ne estas karnaj kaj
iradas laŭ la maniero de homoj? 4 Ĉar kiam unu diras: Mi estas de
Paŭlo; kaj alia: Mi estas de Apolos; ĉu vi ne estas homoj? 5 Kio
do estas Apolos? kaj kio estas Paŭlo? Servantoj, per kiuj vi
ekkredis; kaj ĉiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6 Mi plantis,
Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas
io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8 Sed la plantanto
kaj la akvumanto estas unu; sed ĉiu ricevos sian propran
rekompencon laŭ sia laboro. 9 Ĉar ni estas kunlaborantoj kun Dio:
vi estas la kultivotaĵo de Dio, la konstruotaĵo de Dio.

10 Laŭ la graco de Dio al mi donita, kiel saĝa majstromasonisto
mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed ĉiu zorgu, kiel
li surkonstruas. 11 Ĉar neniu povas meti alian fundamenton krom
tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12 Sed se iu
konstruas sur la fundamento oron, arĝenton, multekostajn ŝtonojn,
lignon, fojnon, pajlon, 13 ĉies laboraĵo evidentiĝos; ĉar la tago
ĝin montros, pro tio, ke ĝi estas malkaŝita en fajro; kaj la
fajro mem provos ĉies laboraĵon, kia ĝi estas. 14 Se restos ies
laboraĵo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies
laboraĵo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem saviĝos; tamen
kiel tra fajro.

16 Ĉu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi loĝas
la Spirito de Dio? 17 Se iu detruas la templon de Dio, tiun
detruos Dio; ĉar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

18 Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin saĝa en ĉi tiu
mondo, li fariĝu malsaĝulo, por ke li saĝiĝu. 19 Ĉar la saĝeco de
ĉi tiu mondo estas malsaĝeco ĉe Dio. Ĉar estas skribite: Li
kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; 20 kaj ankaŭ: La Eternulo
scias la pensojn de saĝuloj, ke ili estas vantaj. 21 Tial neniu
fanfaronu pri homoj. Ĉar ĉio apartenas al vi, 22 ĉu Paŭlo, aŭ
Apolos, aŭ Kefas, aŭ la mondo, aŭ la vivo, aŭ la morto, aŭ
estantaĵoj aŭ estontaĵoj: ĉio apartenas al vi, 23 kaj vi al
Kristo, kaj Kristo al Dio.

Sekva Ĉapitro →