↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 13

1 Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas
aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas
starigitaj de Dio. 2 Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato,
rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos
juĝon. 3 Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al
la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi
havos de li laŭdon; 4 ĉar li estas servanto de Dio al vi por
bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la
glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ
tiu, kiu faras malbonon. 5 Sekve estas necese submetiĝi, ne nur
pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco. 6 Ĉar pro tio vi ankaŭ
pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por
ĉi tio mem. 7 Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo
estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo;
honoron, al kiu honoro.

8 Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian
proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon. 9 Ĉar tio: Ne adultu,
Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas
resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
10 Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado
de la leĝo.

11 Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo
por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam
ni ekkredis. 12 La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas;
ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de
lumo. 13 Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj
drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj
ĵaluzo. 14 Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la
intencojn de la karno al voluptoj.

Sekva Ĉapitro →