↑ Enhavo
← Antaŭa Ĉapitro

Romanoj

Ĉapitro 11

1 Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ
mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de
Benjamen. 2 Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ
ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe
Dio kontraŭ Izrael: 3 Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn,
detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian
animon. 4 Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por
Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal. 5 Tiel
same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco. 6
Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
7 Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la
elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita; 8 kiel
estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo,
okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis
la nuna tago. 9 Kaj David diris:

     Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo
     Kaj falpuŝilo kaj repago;
10   Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu;
     Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.

11 Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed
per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin. 12
Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno
de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?

13 Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas
apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon; 14 se nur mi iel
povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el
ili. 15 Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo,
kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj? 16 Kaj
se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la
radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj. 17 Sed se
kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo,
engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj
graso de la olivarbo, 18 ne fieru super la branĉoj; sed se vi
fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin. 19 Vi
do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita. 20
Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via
fido. Ne tenu vin alte, sed timu; 21 ĉar se Dio ne indulgis la
naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos. 22 Vidu do la
bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi
bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos.
23 Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco,
engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin. 24 Ĉar se vi
eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj
kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj,
kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran
olivarbon?

25 Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por
ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al
Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos; 26 kaj tiamaniere
la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite:

     El Cion venos la Liberiganto;
     Li deturnos de Jakob malpiecon;
27   Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili,
     Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

28 Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate
al la elekto, ili estas amataj pro la patroj. 29 Ĉar la donacoj
kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj. 30 Ĉar kiel vi iam estis
malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo, 31
tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato
montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton. 32 Ĉar Dio
kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.

33 Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel
neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! 34
Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia
konsilanto? 35 aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al
li? 36 Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la
gloro por ĉiam. Amen.

Sekva Ĉapitro →